Banatsko Novo Selo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Banatsko Novo Selo troviĝas en (verda) Municipo Panĉevo en Serbio
Municipo de Panĉevo
Ortodoksa serba preĝejo de Banatsko Novo Selo

Banatsko Novo Selo, serbe Банатско ново село, germane Banater NeudorfPfefferthal, rumane Satu Nou, hungare Bánát-ÚjfaluRév-Újfalu estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Suda Banato, en municipo de Panĉevo. La loknomo signifas: Banato-nova-vilaĝo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Banatsko Novo Selo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Alibunar-Panĉevo. La lasta urbo troviĝas 17, Beogrado 34 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la historio estis tie 2 komunumoj. En 1765 estiĝis vilaĝo en tiu formo, kie loĝis serboj kaj rumanoj. En 1918 la rumanoj estis 80 %. Bánát-Újfalu apartenis ĝis Traktato de Trianon al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Pancsova, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 1999 la serboj pafis usonan bombardan flugmaŝinon. En 2002 loĝis en Banatsko Novo Selo 7345 homoj, (4837 serboj (66 %), 2036 rumanoj (28 %), 110 ciganoj, 94 jugoslavianoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Rumana ortodoksa preĝejo de Banatsko Novo Selo