Banca Monte dei Paschi di Siena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Banca Monte dei Paschi di Siena
bankonegocofinanca instituciopublika kompanio • monto de pio vd
Dum 4-a de marto 1472 - nekonata/nuntempe
Jura formo società per azioni
Fondintoj Respubliko Sieno vd
Sidejo Sieno
Lando Italio
Dungitoj 25 781 (stato: 30-a de junio 2017)
ISIN-kodo IT0005218752
filiaj kompanioj Banca Antonveneta • Cassa Commerciale Australia vd
Posedataj kompanioj Banca Toscana • Palazzo Salimbeni • Palazzo Orlandini del Beccuto • Banca Agricola Mantovana • Banca Antonveneta • Banca Popolare della Marsica • Palazzo del Monte dei Paschi di Siena • Casa Barezzi • Palazzo Spannocchi, Siena • Palazzo Tantucci, Siena • Leonardo da Cutro and Ruy Lopez play chess at the Spanish Court • Palazzo Strozzi vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Banca Monte dei Paschi di Siena SpA (IFA: ˈbaŋka ˈmonte dei ˈpaski di ˈsjɛːna, konata kiel MPS) estas la plej malnova ekzistanta banko en la mondo. Ĝi estis fondita en 1472 fare de la magistrato de la urboŝtato de Sieno en Italio. La banko nuntempe havas 3,000 filiojn, 33,000 dungitojn kaj 4,5 milionojn da klientoj en Italio. La filio MPS Finance estas investa banko [1].

La ĉefsidejo de MPS en Palazzo Salimbeni en Sieno enhavas, interalie, artkolekto kaj signifa nombro da historiaj dokumentoj el ĉiuj jarcentoj, kiujn la bankoj ekzistis. La kolekto ne estas normale malfermita al publiko.

La ĉefa akciulo de la banko (55,489%) estas Fondazione Monte dei Paschi di Siena. Pli malgrandaj akcioj estas posedataj de i.a. JPMorgan Chase (4,655%), Francesco Gaetano Caltagirone (3,923%), Unicoop Firenze Società Cooperativa (2,427%) kaj AXA (2,052%) [2].

En la periodo 2007-2008, la banko transprenis la bankon Banca Antonveneta de Grupo Santander por 9 miliardoj da eŭroj, tiel iĝante la tria plej granda banko de Italio post UniCredit kaj Intesa Sanpaolo.

Dum la 2010-aj jaroj, la banko estis implikita en ampleksa valorpaperskandalo kaj ĉe la fino de marto 2013 ĝi raportis gravan perdon por 2012 de la ekvivalento de SEK 26.4 miliardoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Italy's fourth-biggest bank returns to the stockmarket", 26 October 2017.
  2. LE PRINCIPALI BANCHE ITALIANE [2017] (itale). Mediobanca (24 October 2017). Arkivita el la originalo je 28 October 2017. Alirita 13 February 2017. Arkivigite je 2017-10-28 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]