Bedigliora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Banco)
Bedigliora
Blazono de Bedigliora
Blazono de Bedigliora
Blazono de Bedigliora
Preĝejo San Rocco en Bedigliora
Preĝejo San Rocco en Bedigliora
Preĝejo San Rocco en Bedigliora
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Sessa
Koordinatoj  46° 0′ 11″ N 8° 50′ 38″ O / 46.00306 °N, 8.84389 °O / 46.00306; 8.84389 (mapo)Koordinatoj: 46° 0′ 11″ N 8° 50′ 38″ O / 46.00306 °N, 8.84389 °O / 46.00306; 8.84389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 622
Areo 2,48 km²
Alteco 617 m super marnivelo
Poŝtkodo 6981
Komunumkodo 5149
Mapo de Bedigliora
Mapo de Bedigliora
Mapo de Bedigliora

Bedigliora estas komunumo de la Komunumaro Sessa kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 622 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bedigliora situas en la tiĉina regiono Malcantone sur la montoj inter la Lago de Lugano kaj la Majora Lago. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Bedigliora kaj Banco, Nerocco, Feredino kaj Ronesco.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,48 km², de kiuj 74,2% estas kovritaj de arbaro, 8,1% servas por agrikulturo kaj 16,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bedigliora limas en nordo al Novaggio, en oriento al Curio, en sudoriento al Pura, en sudoriento al eksklavo de Curio, en sudo al Croglio, en okcidento al Sessa, kaj en nordokcidento al la eksklavo Bombinasco de la komunumo Curio.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Bedigliora situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Bedigliora pasas kurboriĝaj konektaj vojoj al Sessa, Croglio, Novaggio kaj Curio. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Lugano-Sudo, kiu situas en distanco de proksimume 20 kilometroj nordoriente de la komunumo. Pere de buslinio de Ponte Tresa al Novaggio la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bedigliora datiĝas el la jaro 1335 kiel Bedaliola. En Banco estis trovitaj tomboj kun enskriboj en la etruska lingvo kaj hakilo el la neolitiko. Dum mezepoko Bedigliora formis kun Banco, Curio kaj Novaggio subvoktejon. [3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]