Banjarbaru

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo en Banjarbaru
Larĝa panoramo en Banjarbaru
Banjarbaru
urbo de Indonezio

Blazono

Blazono
Devizo: Gawi Sabarataan
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 216 600  (2015) [+]
Loĝdenso 584 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 3° 26′ S, 114° 50′ O (mapo)-3.4389030593198114.83088091539Koordinatoj: 3° 26′ S, 114° 50′ O (mapo) [+]
Alto 23 m [+]
Areo 371 km² (37 100 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Banjarbaru (Indonezio)
Banjarbaru (Indonezio)
DEC
Banjarbaru
Banjarbaru
Situo de Banjarbaru

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Banjarbaru [+]
vdr

Banjarbaru [banĝarbaru] estas universitata urbego en insulo Borneo, en provinco Suda Kalimantano en Indonezio. Banjarbaru konsistas el 5 distriktoj.

Vojo en Banjarbaru

Geografio[redakti | redakti fonton]

Banjarbaru situas en suda parto de la insulo ĉe piedo de montaro. Provinca ĉefurbo Banjarmasin troviĝas 22, Balikpapan 334, Surabajo 478, Makassar 553, Semarang 620, Denpasar 584, Jogjakarto 686, Pontianak 711, Bandungo 878, ĉefurbo Ĝakarto 928, Bandar Lampung 1074, Palembang 1110, Jambi (urbo) 1257, Batam 1294, Pekanbaru 1542, Medano 1949, Banda Aceh 2378 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

En la hindu-budhana reĝlando Negara Dipa ekzistis ĉi tie minado de diamantoj ekde la 15-a jarcento. Dum la kolonia epoko la minado daŭris. En la 1950-aj jaroj pro la oftaj inundoj en Banjarmasin, oni sugestis translokiĝi la provincan ĉefurbon al Banjarbaru. Tamen la plano ne realiĝis ĝis 2021. Sovetunio evoluis la industrion en la 1950-aj jaroj. En 1999 Banjarbaru akiris la statuson urbo.

Urbodomo

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj ekonomiaj branĉoj estas komerco kun restoracioj kaj hoteloj (21.7%), servoj (16.3%), konstruado (16.3%), industria prilaborado (15.7%), minado (8.7%), agrikulturo (4.9%).

Religio[redakti | redakti fonton]

La plimulto de la loĝantaro estas islama (94%), krome ekzistas kristanoj (4,6%), hinduoj (0,21%), budhanoj (0,16%).

Edukado[redakti | redakti fonton]

En Banjarbaru funkcias 14 superaj edukaj institucioj; inter ili publika universitato.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Banjarbaru kuras 3 vojoj el Banjarmasin, suda marbordo, respektive el interno de la insulo. Internacia flughaveno troviĝas ne tro for. En la urbo aŭtobusoj, konvenciaj taksioj kaj motorcikloj liveras la pasaĝerojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Banjarbaru havas tropikan pluvarbaran klimaton (Af). En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare 2627 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 22-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Moskeo en Banjarbaru

Vididindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans