Banko de la Respubliko (Kolombio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Banko de la Respubliko
centra banko • eldonejo de malfermita aliro vd
Dum 23-a de julio 1923 - nekonata/nuntempe
Ĉefestro(j) Juan José Echavarría vd
Sidejo Bogoto
Lando Kolombio
TTT Oficiala retejo
vdr

Banko de la Respubliko de Kolombio (BRK) estas la centra banko de Kolombio, komisiita por elsendi, manipuli kaj kontroli la monajn movadojn de Kolombio, tiel kiel elsendi la moneron de leĝa kurso (nome la kolombia pezo).[1]

La ento estis kreita pere de la Leĝo 25 de 1923.[2] La ĝenerala direktoro estas Leonardo Villar Gómez, de la 4an de januaro 2021.

Direktoroj de la Banko de la Respubliko[3][redakti | redakti fonton]

Nomo Periodo
José Joaquín Pérez 1923 - 1924
Félix Salazar Jaramillo 1924 - 1927
Julio Caro 1927 - 1947
Luis Ángel Arango 1947 - 1957
Carlos Mario Londoño 1957
Ignacio Copete Lizarralde 4an de septembro 1957 - 10an de februaro 1960
Jorge Cortés Boshell (respondeculo) 17an de februaro 1960 - 15an de decembro 1960
Eduardo Arias Robledo 11an de januaro 1961 - 22an de oktobro 1969
Germán Botero de los Ríos 30an de oktobro 1969 - 24an de aŭgusto 1978
Rafael Gamma Quijano 31an de aŭgusto 1978 - 26an de aŭgusto 1982
Hugo Palacios Mejía 1an de septembro 1982 - 26an de septembro 1985
Francisco J. Ortega 3an de oktobro 1985 - 19an de februaro 1993
Miguel Urrutia Montoya 22an de februaro 1993 - 3an de januaro 2005
José Darío Uribe 4an de januaro 2005 - 3an de januaro 2017
Juan José Echavarría 4an de januaro 2017 - 3an de januaro 2021
Leonardo Villar Gómez 4an de januaro 2021 - Aktualeco

La ŝtelo al la Banko de la Respubliko[redakti | redakti fonton]

La Sturmo al la Banko de la Respubliko en Valledupar, ankaŭ konita kiel "La ŝtelo de la jarcento en Kolombio", okazis de la 16-a ĝis la 17-a de oktobro 1994.[4] Ŝtelistoj ŝtelis la kvanton de 24 072 milionoj da pezoj (33 milionoj da usonaj dolaroj en 1994 / 53 534 465 da usonaj dolaroj en 2016).[5][6][7] La ŝtelo al la banko de la respubliko en Valledupar signifis la plej altan monkvanton kiun oni ŝtelis en banka sturmo en la historio de Kolombio.[8]

Sidejo de la Banko de la Respubliko en Barranquilla.

Banrepcultural[redakti | redakti fonton]

Arta instalado en la Banko de la Respubliko.

La Banko de la Respubliko tenas Banrepcultural, kiun ĝi nomas "la plej malnova virtuala biblioteko de Latin-Ameriko." Ĝia ĉeesto en linio datiĝas de 1997. La ĉeesto en la reto de la diversaj muzeoj de Banko estas tra la sama retejo banrepcultural.org.[9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. [2]
  3. Preguntas más frecuentes - Banco de la República de Colombia
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-29. Alirita 2022-08-20.
  5. [3]
  6. [4]
  7. [5]
  8. [6]
  9. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-09-14. Alirita 2022-08-20.