Banlago de Bodajk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Banlago de Bodajk
banlago
Banlago de Bodajk
Ŝtato Hungario Hungario
Regiono Meza Transdanubio
Distrikto Distrikto Mór
Municipo Bodajk
Supermara alteco 155 m super la marnivelo m s. m.
Profundo 2 (19-a jarcento) m
Areo 0,2225 km² (22,25 ha)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Hungario
Situo enkadre de Hungario
Situo enkadre de Hungario
Vikimedia Komunejo: Bodajki-tó
Map

La banlago de Bodajk estas natura lago, sed baldaŭ konstruita. La akvo venas el kuracfontoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Apud Bodajk la fontoj estas restaĵoj de la iama vulkanismo. Laŭ la kronikoj eĉ Stefano la 1-a (Hungario) banis en unu el la fontoj. En 1765 oni faris oficialan analizon pri la kuracakvo. Laŭ tio ĝi estis riĉa ja sapoj, krome havas magnezion, feron, karbonan acidon, plurajn salojn. La virinoj longe lavis vestojn en la akvo. En dua duono de la 18-a jarcento oni komencis konstrui kavaĵon kun domoj kaj kabinoj por la banantoj, sed pli frue ekde la 14-a jarcento akvomuelejo profitis la elfluantan akvon. En la sekva jarcento oni varmigis la akvon, ĉar la kuracakvo nur tiam efikis, tiutempe oni vendis la kuracakvon.

Dum la 2-a mondmilito la konstruaĵoj malboniĝis, eĉ la muelejo kadukiĝis. Tiutempe la karbominado evoluis en la proksimeco, tial la akvo malaperis, la banloko sovaĝiĝis. En 1992 oni boris puton 170 metrojn profundan kaj elŝprucis la perdita kuracakvo. Oni renovigis la kavaĵon kun betona profundo. Somere oni boatadis, malofte oni banadis, dum frostoj oni forigis la akvon lasante nur kelkajn centimetrojn. Tiam oni glitkuris. Post fino de la socialismo ĉesis la karbominado, la origina akvo revenis, tial oni forigis la betonan profundon. Spite tion la origina bankulturo ne revenis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La muelejo en 2023
La lago en 2023