Bara (Sabiñánigo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bara
loĝloko
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 20′ N, 0° 8′ U (mapo)42.330155-0.127723Koordinatoj: 42° 20′ N, 0° 8′ U (mapo) [+]
Bara (Provinco Ŭesko)
Bara (Provinco Ŭesko)
DEC
Bara
Bara
Situo de Bara
Bara (Hispanio)
Bara (Hispanio)
DEC
Bara
Bara
Situo de Bara

Map

vdr

Bara [BAra] estas loĝloko de la municipo Sabiñánigo de Hispanio, en la sudo de la komarko Alto Gállego (kies ĉefurbo estas Sabiñánigo mem) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono). Fakte ĝi estas unu el pli ol 50 loĝlokoj de Sabiñánigo, kiu estas la municipo kiu enhavas pli da loĝlokoj en la provinco.

La loĝloko Bara estas en la plej sudorienta parto de la municipo kaj de la komarko. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun deklivaj ardezaj tegmentoj, kaj tre tipaj konustrunkaj kamenoj. Ĝi estas en tre aparta areo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Meze de la 19-a jarcento ĝi havis propran municipon, kun Miz, pli malgranda, nun senhomejo. Al tiu municipo en tiu epoko aliĝis apudaj loĝlokoj, kies municipoj malaperis, kiel ĉe Abellada, Azpe, Ibirque, Bentué de Nocito kaj Used, sed poste ankaŭ ĝi estis absorbita. Fine de la 19-a jarcento oni ekkonstruis fervojon konektantan Zaragozon kun Francio tra Canfranc, kiu revivigis la lokon, sed poste la loĝantaro malaltiĝis pro alurba migrado kaj malalta naskindico kaj dum la dua duono de la 20-a jarcento senhomiĝis. Fakte dum la Hispana Enlanda Milito, Bara suferis pro operacoj de la batalo de Sabiñánigo —inter septembro kaj novembro de 1937—. Pli forta respublika truparo konkeris lokojn, sed ne la celitan ĉefurbon Sabiñánigo, dum totalaj homperdoj estis preskaŭ 6 000 (pli inter frankistoj).

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado kaj en la areo ĉefe pro la milito, kaj ĉe Bentué de Nocito oni malaltiĝis el 143 loĝantoj en 1930 ĝis nunaj naŭ loĝantoj (2019).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa ekonomia enspezofonto tradicie estis malgrandaj agrikulturo kaj brutobredado, sed lastatempe la komarko turnis sin ankaŭ al kreskanta turismo ligita al la pirenea akso (valoj de Tena kaj de Aragón) kaj al la proksimeco al Sabiñánigo. Ĉefaj altiraĵoj estas montaraj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [http:// Oficiala retejo]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bara (Huesca) en la hispana Vikipedio.