Barako

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Barako estas provizora militistara konstruaĵo, plej ofte el ligno, por loĝigi soldatojn, laboristojn, malsanulojn, rifuĝintojn, militkaptitojn ks. Barakaro estas aro de barakoj, ofte ĉirkaŭbarita.

En Valencilando

Barako (el la kataluna barraca) estas tipa konstruaĵo en Valencilando kie loĝis kutime la kamparanoj aŭ la fiŝistoj. Konstruiĝis precipe laŭlonge de la valencia marbordo, de Carcaixent ĝis Sagunt. Sed en la regionetojn ĉirkaŭantaj laAlbufero, tio estas, Horta de València, kaj en la Riberojn Alta kaj Baixa, ĝi havas pli karakterizajn karakterojn, ĉar ĝi konstruiĝas en zono kie facile troveblas tradiciajn materialojn por ĝin konstrui: koto, kanoj, hurdo, pajlo. Kvankam ĝia uzado diminuis, nuntempe ankoraŭ la kamparanoj laborantaj en urbaj areoj loĝas en ĝi.

Ankaŭ ekzistas kelka en Terres de l'Ebre kaj en Murcio. Precipe en Delta, kie estis rifuĝiejoj de la kultivistoj de rizo.

Vidu ankaŭ