Barba najtingalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Barba najtingalo
Barba najtingalo
Barba najtingalo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Erythropygia
Specio: E. quadrivirgata'
Erythropygia quadrivirgata
(Reichenow, 1879)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Barba najtingalo (Erythropygia quadrivirgataCercotrichas quadrivirgata) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro kiu foje oni konsideras kiel membro de la genro Erythropygia kaj foje de Cercotrichas kiuj estas helbrunaj birdoj kun helaj kaj malhelaj strioj en vizaĝo.

Plenkreskulo de tiu specio estas malhelbruna supre kaj preskaŭ nigreca kun blankaj markoj en flugiloj kaj vosto. La brusto, flankoj kaj subpugo estas ruĝbrunaj, dum la ventro estas blankeca al sablokolora. Kiel ĉe aliaj specioj de la genro, ankaŭ tiu specio montras vizaĝan bildon, tiukaze kun desupre suben malhelbruna krono, blanka superokula strio bordita ambaŭflanke de nigraj bordoj, la suba traokula, blanka makulo subokula super bruna vango kaj nova blanka strio el beko suben kvazaŭ mustaĉo. La mentono estas nigreca. La beko kaj okuloj estas nigrecaj, dum kruroj kaj piedoj estas sablokoloraj.

Tiu specio estas insektomanĝanta.

Ĝi troviĝas en Bocvano, Kenjo, Malavio, Mozambiko, Namibio, Somalio, Sudafriko, Svazilando, Tanzanio, Zambio kaj Zimbabvo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj aŭ humidaj arbustaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]