Barcelono (Venezuelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo


Koordinatoj: 10°07′N 64°43′U  /  10.117°N, 64.717°U / 10.117; -64.717 (Barcelono (Venezuelo))

Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Barcelona.

Barcelono (hispane: Barcelona) estas la ĉefurbo de la ŝtato Anzoátegui en Venezuelo. Fondita en 1671, la urbo Barcelono kun Puerto La Cruz, Lecheria kaj Guanta komune formas unu el la plej gravaj urbaj regionoj de Venezuelo. En Barcelono troviĝas la flughaveno Aeropuerto Internacional General José Antonio Anzoátegui.

Kontraste al Puerto La Cruz, konstruita ĉefe en la 20a jarcento, Barcelono havas bone konservitan kolonistilan arkitekturon. Pro ĝiaj historiaj konstruaĵoj kaj turismaj institucioj la urbo ofertas allogajn eblecojn por la turistoj vizitantaj la orientan bordon de Venezuelo. Kolonistilaj konstruaĵoj ĉirkaŭas la placon Boyaca, la originan placon konstruitan kiam la urbo fondiĝis. La urba katedralo, nomita Iglesia El Carmen, estis konstruita inter 1748 kaj 1773; longa periodo, kiu inkluzivis ampleksan riparadon pro damaĝo kaŭzita per tertremo. La ĉirkaŭaĵo estas sufiĉe bela, kontrastanta kun la modernismo trovebla en la centro de la urbo.

Unu el la plej interesaj kolonistilaj konstruaĵoj estas la Muzeo de Anzoátegui, la plej malnova konstruaĵo en la urbo, konstruita en 1671. Aliaj gravaj historiaj regionoj troviĝas ĉirkaŭ la tri ĉefaj placoj: Bolivar, Miranda kaj Boyacá.

Ĉe la Avenida 5 de Julio estas La Casa Fuerte (forta domo), nacia historia monumento, kiu estis origine konstruita super la ruinoj de la malnova monakejo Convento de San Francisco. En 1811, dum la sendependeca milito, La Casa Fuerte estis prenita de la fondintoj de la respubliko, transformita al fortikaĵo per Simón Bolívar kaj armita per du kanonoj por defendi la urbon kontraŭ la atakoj de la hispanoj. Post kelkaj atakoj en la 17-a de aprilo 1817 la domo estis prenita kaj detruita per la reĝa militistaro, kiu poste senkapigis ĉiujn ĝiajn enloĝantojn. Ĝi staras nun kiel memorigo por la sendependeca spirito. Estas tie statuo de Eulolia Buroz, virino kiu mortis dum la sieĝo.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Inter Barcelono kaj Puerto La Cruz troviĝas El Morro, grandega komplekso konstruita por loĝigi milojn da turistoj kaj venezuelanoj en apartamentoj kaj hoteloj.

La komplekso estas hejmo por multaj plezurhavenoj kaj boatfarejoj kaj estas populara celo por ŝipemuloj. Multaj kanaloj trairas la komplekson kaj permesas aliron al la maro. Unu el la plej ambiciaj konstruaĵoj en El Morro estas la Maremares ripozejo kaj banejo, origine konstruita de Daniel Camejo. Iam kvin-stela hotelo, kiu gastigis pintkunvenon inter la venezuela prezidento Hugo Chavez kaj la kuba ĉefministro Fidel Castro, ĝi nun spertas malfacilan periodon kaj ĝiaj basenoj, lagunoj kaj golfejoj estas malmulte flegataj. Iumomente en frua 2006 ĝia tuta klimatizilo ne funkciis dum kelkaj semajnoj kaj gastoj malfacile marŝis suben al la kajo de ĝia plezurhaveno stumblante super detruitaj plankobretoj. Proksime al El Morro estas la moderna butikuma centro Centro Comercial Placo Mayor, konstruita en la kolorplena nederlanda kolonia stilo, simila al tiu trovebla en Curaçao.

La ĉefaj plaĝoj ĉirkaŭ Barcelono kaj Puerto La Cruz troviĝas sur la El Morro-istmo; ili estas Isla de Plata, Conoma, Arapito, Cangrejo, Lecherias kaj playa Mansa.

Ĉi tiuj plaĝoj ofertas multajn subĉielajn restoraciojn, kiuj servas bongustajn pladojn de fiŝoj kaj marestaĵoj. Puerto La Cruz estas ankaŭ la enirejo por Mochima Nacia Parko, unu el la plej impresaj en la lando. De ĝia haveno la turisto povas iri per pramo al la Margarita Insulo, kaj ankaŭ lui boaton por veturi al la najbaraj insuloj, ekzemple Las Chimanas, Cachicamo kaj Borracha. Je la fino de la tago turistoj kaj lokuloj iras al la Paseo Colón (Columbus-promenejo) por promeni, preparante sian apetiton por ĉarma vespermanĝo en unu el la diversaj restoracioj de la regiono.