Bardenas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bardenas
loĝloko
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 11′ N, 1° 12′ U (mapo)42.1768974-1.1998138Koordinatoj: 42° 11′ N, 1° 12′ U (mapo) [+]
Alto 379 m [+]
Bardenas (Provinco Zaragozo)
Bardenas (Provinco Zaragozo)
DEC
Bardenas
Bardenas
Situo de Bardenas
Bardenas (Hispanio)
Bardenas (Hispanio)
DEC
Bardenas
Bardenas
Situo de Bardenas

Map

vdr


Bardenas, (kies nomo estis ekde 1959 ĝis 2008 "Bardena del Caudillo" reference al diktatoro Francisco Franco),​ estas urbeto en la municipo Ejea de los Caballeros, de la provinco Zaragozo, ĝi apartenas al komarko Cinco Villas de la hispana historia regiono Aragono.

Loknomo[redakti | redakti fonton]

La 5-an de majo 2008, tiel kiel oni faris en aliaj hispanaj lokoj, la urbeto estis renomita Bardenas per decido de la plenkunsido de la municipo de Ejea de los Caballeros, por forigi iun ajn rilaton kun la frankisma registaro de antaŭ la Konstitucia tempo. [1]

Ĝia nomo devenas de la aragona vorto "pardina" > "bardina" > "bardena", kies signifo estas konstruigita aŭ barita bieno.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bardenas situas je distanco de 80 km de Zaragozo kaj proksimume 9 km de Ejea de los Caballeros. Ĝia alteco estas 397 m sur la marnivelo. [2]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro de Bardenas de la jaro 2000 ĝis 2014. [3]

649 (2000) -- 715 (2002) -- 657 (2004) -- 608 (2006) -- 579 (2008)
564 (2010) -- 541 (2012) -- 531 (2014) -- 490 (2016) -- 497 (2018)

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi urbeto estis konstruita fare de la "Nacia Instituto de Koloniigo" por la ekfunkciigo de la novaj irigaciaj sistemoj de la irigacia kanalo "Canal de las Bardenas". Ĝia loko situas en la "Saso" (larĝa plata etendo de seka tero), apartenanta al la municipo Ejea de los Caballeros. [4] [5]

Ĝi estis inaŭgurita la 8-an de aprilo 1959, samtempe kun la urbetoj El Bayo kaj Santa Anastasia, la irigacia kanalo Bardenas kaj la grandega diglago Yesa. La 15-a de aŭgusto 1959 loĝis tie 15 koloniigaj familioj. En 1967 jam estis 154 familioj el Ejea, Alcalá de Moncayo, Tranquera, Rivas kaj Biota. Oni konstruis 220 hejmojn, preĝejon, paroĥan domon, lernejojn, kinejon, socian centron, kaj grandajn areojn kun ĝardenoj. La tereno, kiu korespondas al Bardenas estas 2986 hektarojn. [6]

Dum la unuaj jaroj de setlado, Bardenas estis la urbeto, kiu plej kreskis, ne nur pro sia proksimeco al Ejea de los Caballeros, sed ankaŭ pro la ekonomiaj kaj kulturaj iniciatoj, kiuj distingis ĝin de la aliaj kolonig-urbetoj.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Paroĥa preĝejo dediĉita al "San Mateo" (Sankta Mateo)

Vidindaj pejzaĝoj[redakti | redakti fonton]

  • Lageto "Bolaso"; en la najbareco de Bardenas, troviĝas la akvorezervujo Bolaso, trankvila loko por fiŝkaptado, ĉirkaŭita de pinarbaroj kaj sporta komplekso, ekipita per naĝejoj, tenisejoj kaj restoracio. [7]

Festoj[redakti | redakti fonton]

  • La 15-an de majo "San Isidro Labrador" (Sankta Isidro Labradoro)
  • Ĉefaj festoj: "San Francisco de Asís" (Sankta Francisco el Asis), de la unua merkredo de aŭgusto ĝis la dimanĉo de la sama semajno.

Lokaj asocioj[redakti | redakti fonton]

  • Grupo de Jota Cinco Villas. Necesis elstarigi la korinklinon kaj la grandan ŝaton de la najbaroj el Bardenas al la "Jota Aragonesa" (populara danco kun kantoj), kiu estis ligilo de kuniĝo en tiuj fruaj jaroj, por tiuj familioj, kiuj venis el diversaj partoj de la regiono. Ili tuj kreis dancul-arojn, ĉiuj kun sia kanta kaj danca grupo, sub la nomo "Grupo de Jota Bardenas del Caudillo", kaj en 1972 ili okazigis la 1-an konkurson pri "Jota Cantada" (regiona balo kun kanto). La prezentoj kaj sukcesoj de tiu ĉi grupo el Bardenas estas tre multaj, sed ĝia nuna nomo estas: «Grupo de Jota Cinco Villas». [7]
  • CDE Bardenas [8]
  • CDE BTT Bardenas
  • Hejmo de la Pensiuloj "Las Bardenas"
  • Kvartala Asocio "El Pinar" (La Pinaro)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Taŭret-ludoj de "roscaderos" el Bardenas (taŭrluda-areno el Zaragozo) [10]
  • Taŭret-ludoj en Bardenas. [11]