Bareyo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bareyo
municipality of Cantabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kantabrio
Provinco Kantabrio
Poŝtkodo 39170
Retpaĝaro Retejo de Urbodomo
Politiko
Urbestro José de la Hoz Lainz (PRC)
Demografio
Loĝantaro 2 021  (2013)
Loĝdenso 62,3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 29′ N, 3° 37′ U (mapo)43.482222222222-3.6108333333333Koordinatoj: 43° 29′ N, 3° 37′ U (mapo)
Alto 46 m [+]
Areo 32,44 km² (3 244 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Bareyo (Kantabrio)
Bareyo (Kantabrio)
DEC
Bareyo
Bareyo
Lokigo de Kantabrio en Hispanio
Situo de Bareyo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bareyo [+]
vdr
Municipa teritorio de Bareyo, nordoriente de Kantabrio.

Bareyo [barEjo] estas municipo en la aŭtonoma komunumo Kantabrio. Ĝiaj limoj estas norde la Kantabra Maro, okcidente Ribamontán al Mar, sude Ribamontán al Monte kaj oriente Arnuero kaj Meruelo. Ĝi situas en la historia distriko Trasmiera.

La municipo enhavas tri loĝatajn vilaĝojn: Ajo [Aĥo], Bareyo kaj Güemes.

Ajo.

La municipo estas en la plej norda areo de la kantabra marbordo kaj enhavas la Kabon de Ajo, ĉe la enfluejo de la rivero Campiazo en la maro (Estuaro de Ajo). La marbordo de la municipo ampleksas plurajn strandojn kaj klifojn, kiuj allogas multajn turistojn dum somero. En la interna parto de la municipo ekzistas pluraj montetoj, ne pli altaj ol 230 metroj, kiuj konsistigas la Valon de Güemes.

Dum Mezepoko Bareyo apartenis al aro da vilaĝoj nome Sep Vilaĝoj, ene de la distrikto Trasmiera. En moderna tempo tiaj kunariĝoj de vilaĝoj malaperis kaj ekaperis la sistemo de municipoj. Tiam la vilaĝaro Sep Vilaĝoj malaperis kaj ekekzistis la nunaj municipoj. La nuna municipo Bareyo havis la nomon Ajo de la jaro 1822 ĝis 1835, kiam ĝi alinomiĝis al Bareyo.

Tamen, la municip-domo kiu agas kiel sidejo de la loka registaro plu estas en la vilaĝo Ajo.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]