Bartholomäus Ziegenbalg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bartholomäus Ziegenbalg
Persona informo
Naskiĝo 10-an de julio 1682 (1682-07-10)
en Pulsnitz
Morto 23-an de februaro 1719 (1719-02-23) (36-jaraĝa)
en Tharangambadi
Tombo Trankebar
Lingvoj germana
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio
Okupo
Okupo tradukisto • tradukisto de Biblio • misiisto
vdr
Bartholomäus Ziegenbalg, misiisto kaj filologo

Bartholomäus ZIEGENBALG (naskiĝintla la 14-an de junio 1683 en Pulsnitz, mortinta la 23-an de februaro 1719 en Tharangambadi/ Tamilnado) estis germana protestantisma misiisto kaj filologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studo de teologio en Halle (Saale) (ĉe Franckesche Stiftungen) li sekvis vokon de reĝo Frederiko la 4-a (Danio) fondi misiejon en Hindujo. En 1706 li venis al Tharangambadi. Intertempe Ziegenbalg troviĝis sub la ŝirmo de la Dania Eosthinda Kompanio je Ĉenajo. Sed baldaŭ li kritikis ties ekonomiajn interesojn.

Inter liaj skribaĵoj menciindas »Grammatica tamulica« (Halle 1716), »Biblia tamulica« (1723) kaj »Ausführliche Missionsberichte« (Halle, 1710 ss.; tiuj ĉi raportoj kontinuigitis postmorte sub lia nomo ĝis 1770).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 20. Leipzig 1909, p. 916 (tie ĉi interrete)