Bastero
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
La ĉefurbo de Gvadelupo havas la similan nomon Bas-Tero.
Bastero[1][2] aŭ Basetero[3][4] (france: Basseterre) estas la ĉefurbo de la Insula Federacio Sankta-Kito kaj Neviso sur la Malgrandaj Antiloj. Ĝi kuŝas sur la suda bordo de Insulo Sankta-Kito.
La loĝantaro de Bastero nombras ĉirkaŭ 20.000 kaj tio estas preskaŭ la duono de la tuta ŝtato. En la urbo troviĝas komerca centro, flughaveno kaj kelkaj sukerrafinejoj.