Batalo de Komarovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Batalo de Komarovo (la 31-an de aŭgusto 1920) - la plej granda batalo de kavalerio post 1813 kaj la lasta de la grandaj kavaleriaj bataloj.

Post Batalo de Varsovio apud Komarów (Distrikto Zamojski) la 1-a pola Kavaleria Divizio venkis la 1-an Kavalerian Armeon de Semjon Budjonnij, marŝanta norden kun milita helpo al rusa soldataro. En la batalo partoprenis 6 polaj regimentoj kaj 20 rusaj (kune 70 rotoj). Pola armita forto nombris 2000 soldatoj kaj la rusa - 17 000.

Antaŭ batalo[redakti | redakti fonton]

Armeo de Budjonnij sieĝis dum kelkaj tagoj Zamość, defendata de la 31-a Regimento de Pafistoj sub komando de Mikołaj Bołtuć kaj helpata de la 6-a Divizio de Siĉaj Pafistoj gvidatan de kolonelo Marko Bezruczko. Kun milita helpo venis kavalerio de kolonelo Juliusz Rómmel kaj la 13-a Limgarda Divizio de Infanterio de Stanisław Haller.

Trapaso de la batalo[redakti | redakti fonton]

Minacita de ĉirkaŭbaro apud Zamość Kavaleria Armeo de Budionnij volis fuĝi de la embusko, sed la vojon baris la 1-a Divizio de Kavalerio de kolonelo Rómmel. La unua batalo daŭris kelkajn horojn kaj estis rajdatako de miloj da homoj kaj ĉevaloj batalantaj de ambaŭ flankoj.

Pri la venko decidis kavaleria atako de la taĉmento de rotestro Kornel Krzeczunowicz el la 8-a Regimento de Ulanoj, kiu galopege trairis kontraŭflankajn vicojn akirante i.a. aŭtomobilon de Budionnij. Post perforta batalado rusoj komencis fuĝi de la batalkampo.

Post la batalo[redakti | redakti fonton]

Oni ne postkuris la malamikon, ĉar noktiĝis kaj la polaj soldatoj estis lacaj pro la senhalta dematene batalo. Parto de Ĉevalarmeo sukcesis trairi, sed estis forte malfortigita kaj devis ŝanĝi retirdirekton.

Batalforto de la Ĉevala Armeo de Budionnij estis rompita kaj ĝi jam ne refortiĝis. Tio estis la plej granda malvenko de la Ruĝa Armeo, sed soveta propagando prezentis la batalon kiel sian grandan sukceson. Post la bolŝevika invado al Pollando el la 20 mila Ĉevalarmeo postrestis cirkaŭ 3 mil soldatoj.

Memorigo[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Janusz Odziemkowski, Leksykon wojny polsko-rosyjskiej 1919–1920 (Leksikono de la pola rusa milito 1919-1920), Oficyna Wydawnicza „Rytm”, Warszawa 2004.

En Interreto[redakti | redakti fonton]