Batalo de la Blaratono
La Batalo de Blaratono, ankaŭ konata kiel la Batalo de Ganzak , estis batalita en 591 proksime de Ganzak inter kombinita bizanca-persa trupo kaj persa armeo gvidita de la uzurpanto Bahram Ĉobin .
La kombinita armeo estis gvidita de Johano Mistakon, Narses, kaj la persa reĝo Ĥosro la 2-a. La bizanca-persa trupo venkis, forpelante Bahram Ĉobinon de potenco kaj reenpostenigante Ĥosron kiel reganton de la Sasanida Imperio. Ĥosro estis rapide reenpostenigita sur la persan tronon, kaj kiel interkonsentite revenis Dara kaj Martiropolo . Aldone, li konsentis pri nova dispartigo de Kaŭkazo, per kiu la sasanidoj transdonis al la romanoj multajn urbojn, inkluzive de Tigranokerto, Armaviro, Manzikert, Baguana, Valarsakert, Bagaran, Vardkesavan, Erevano, Anio, Kars, kaj Zarisat. La plejmulto el la Iberia reĝlando, inkluzive de la urboj de Ardahan, Lori, Dmanisi, Lomsia, Mcĥeta kaj Tontio iĝis Romiaj dependecoj[1].
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Pourshariati, Parvaneh. (2008) Decline and Fall of the Sasanian Empire: The Sasanian-Parthian Confederacy and the Arab Conquest of Iran. London and New York: I.B. Tauris. ISBN 978-1-84511-645-3.