Bedřich Smetana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bedřich SMETANA)
Bedřich Smetana
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1824 (1824-03-02)
en Litomyšl, Reĝlando Bohemio,  Aŭstra imperio
Morto 12-an de majo 1884 (1884-05-12) (60-jaraĝa)
en Prago, Reĝlando Bohemio,  Aŭstrio-Hungario
Mortokialo sifiliso • Pick disease • ostomedolito
Tombo tombejo de Vyšehrad
Lingvoj ĉeĥa
Loĝloko Bedřich Smetana Memorial Museum
Ŝtataneco Aŭstra imperioAŭstrio-Hungario
Alma mater Akademia gimnazio Štěpánská
Subskribo Bedřich Smetana
Familio
Frat(in)o Karel Smetana
Edz(in)o Bettina Smetanová • Kateřina Otylie Kolářová
Infanoj 6
Parencoj Josef František Smetana
Okupo
Okupo komponistodirigentoinstruistopedagogopianisto • muzikinstruisto • muzikisto
Verkoj The Bartered Bride
Má vlast
String Quartet No. 1
vdr

Bedřich SMETANA [ˈbɛdr̝ɪx ˈsmɛtana], esperantigite Bedrĵiĥ Smetana, konata eksterlande kiel Fridrich (Frederiko) SMETANA, (naskiĝis la 2-an de marto, 1824, mortis la 12-an de majo, 1884) estis ĉeĥa komponisto.

Smetana naskiĝis en Litomyšl. El liaj verkoj estas plej ofte ludataj la komika opero Vendita fianĉino kaj la simfonio Vultavo el la ciklo Mia patrujo. La opero Libuŝo estas ludata nur ĉe solenaj okazaĵoj.

El lia riĉa verkaro la plej gravaj estas operoj:

  • Braniboři v Čechách (1862–1863, premiero 1866) La branderburgianoj en Bohemio
  • Prodaná nevěsta (1864–1866, premiero 1866) La vendita fianĉino
  • Dalibor (1866–1867, premiero 1868) Daliboro
  • Libuše (1869–1872, premiero 1881) Libuŝo
  • Dvě vdovy (1873–1874, premiero 1874) La du vidvinoj
  • Hubička (1875–1876, premiero 1876) La kiso
  • Tajemství (1877–1878, premiero 1878) La sekreto
  • Čertova stěna (1880, premiero 1882) La muro de la diablo
  • Viola (1872–1884) (nefinita).

En 1874 li nerve malsaniĝis kaj surdiĝis. Smetana mortis en Prago en 1884.

Ekde la 12-a de majo (dato de lia morto) ĉiujare okazas en Prago unumonata muzika festivalo Praga printempo, inaŭgurata ĉiam per Mia patrujo.

La operon Vendita fianĉino elsendis Verda Stacio inter la militoj en traduko de J. V. Šamla kaj post la milito en majstra traduko de Tomáš Pumpr (la teksto konserviĝis).

La vivon de Bedřich Smetana priskribas la filmo El mia vivo, kie lin figuris Karel Höger.

La asteroido 2047 Smetana honoras lian nomon.

Sondosieroj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.