Bekkruĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bekkruĉo

Bekkruĉo (hispane porrón prononco [po'ron], katalune porró prononco [pu'ro]) estas tradicia vitra kruĉo karaktera de Katalunio sed fama en tuta Hispanio. Ĝi similas kombinaĵon de vin-botelo kaj ĝardena ŝprucigilo. La supro de la botelo estas mallarĝa kaj povas esti ŝtopita per korko. Ekestiĝante supren de la malsupro de la kruĉo estas beko kiu laŭpaŝe mallarĝiĝas ĝis malgrandega aperturo. Ĝi estas formita tiel ke la vino entenata en ĝi havas minimuman kontakton kun la aero, dum pretas por esti ĉiam uzata. La ideo devenas kiel anstataŭaĵo de la felsaketoj. Bekkruĉoj estas plej ofte plenaj je ordinaraj vinoj, aŭ blankaj aŭ ruĝaj, sed estas ankaŭ uzataj por trinki ŝaŭmvinon, kaj, en pli malgranda versio, plenaj je dolĉa vino, estas oftaj en katalunaj restoracioj por akompani desertojn.

La manko de kontakto kun la lipoj permesas grupon da homoj kuntrinki el la sama ujo sen ofendi ilian higienan senton.

Kiel trinki per bekkruĉo[redakti | redakti fonton]

Por trinki per bekkruĉo, komencu alportante ĝin tre proksime al via buŝo kaj klinu ĝin malrapide tiel ke la beko indiku viajn dentojn. Tiam, kiam likvo komencas eliri, portu la bekkruĉon for de via vizaĝo kaj suprenrigardu. Plimalaltigu la bekkruĉon apud vian buŝon antaŭ ol halti, tiel ke vi verŝu neniom sur vin.

Bekkruĉo en la literaturo[redakti | redakti fonton]

George Orwell priskribis bekkruĉon en Homage to Catalonia:

…kaj trinkis el terura afero nomata porron. Porron estas speco de vitra botelo kun direktita beko el kiu mallarĝa ŝprucaĵo da vino elŝprucas ĉiam, kiam vi kilnas ĝin supren; vi povas tiel trinki de malproksime, sen tuŝi ĝin kun viaj lipoj, kaj povas esti pasata de mano al mano. Mi ekstrikis kaj postulis tason tuj post kiam mi vidis porron-n uzatan. Laŭ miaj okuloj la ujoj estis tute tro kiel pispotoj, precipe kiam ili estis plenaj je blanka vino.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Botiĥo estas argila kruĉo uzata por malvarmigi akvon. La trink-stilo similas al tiu de la bekkruĉo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]