Bela Joe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bela Joe
Bela Joe
Bela Joe
Aŭtoro Margaret Marshall Saunders
Eldonjaro 1929
Urbo Londono
Eldoninto Brita Esperanto-Asocio
Paĝoj 310
vdr

Bela Joe estas "aŭtobiografio" de hundo, verkita de Margaret Marshall Saunders, kaj tradukita al Esperanto el la angla de James Andrew Blaikie kaj Nikolao Hohlov en 1929 sur 310 paĝoj kun ilustraĵoj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Bela Joe estis reala hundo. Dum la unua parto de sia vivo "li" apartenis al kruela mastro. Poste li vivis multajn jarojn en feliĉa hejmo". 
— El la Antaŭparolo.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Belega libro. Unika en sia speco. Laŭ antaŭparolo de la aŭtorino mem ni resumas la enhavon de la libro : Bela Joe estis reala hundo. Dum la unua parto de sia vivo li apartenis al kruela mastro, kiu malbontraktis lin. Savita el la manoj de sia mastro, li vivis multajn jarojn en feliĉa hejmo kun agrabla ĉirkaŭaĵo, kie li ĝuis grandan lokan famon. Per sia verko la aŭtorino sendube atingas sian celon, t.e. plifortigi la amon de la bestoj. La stilo estas simpla kaj intima, la Esperanto-traduko senriproĉa kaj la eldonlaboro brila. Unuvorte nova libro laŭte rekomendinda al ĉiu, kiu volas legi taŭgan verkon. 
— Belga esperantisto n175 (sep 1929)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]