Beli Manastir

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Beli Manastir (ankaŭ hungare Pélmonostor, germane Manoster estas urbo kaj samtempe municipo en Kroatio, en departemento Osjeĉko-baranjska. En ĉiuj lingvoj oni rekonas monaĥejo, la posedanto estis Pel. Ankoraŭ 3 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Strato en Beli Manastir

Bazaj informoj

Situo

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ la kroata-hungara ŝtatlimo sen trapasejo, laŭ la fervojo Budapeŝto-Osijek, ĉefvojoj kondukas al Serbio, Hungario kaj Osijek.

Historio

En 896 hungaraj triboj okupis la regionon kaj fondis ŝtaton en 1000. La unua mencio devenis el 1289 pri la komunumo, sed la monaĥejo jam funkciis en 1212. Verŝajne la turkoj faris ruina la monaĥejon, restis nur ruinoj. En 1777 preĝejo omaĝe al Sankta Marteno konstruiĝis. En 1910 loĝis 2447 da homoj (germanoj 61%, serboj 19%, hungaroj 18%). Ĝis 1920 la urbo apartenis al Baranya (reĝa departemento). Inter 1918-1920 armeo de SHS (=Serba-Kroata-Slovena) okupis la regionon kaj deklaris respublikon. Poste la urbo iĝis parto de Jugoslavio, escepte inter 1941-1944, kiam rehungariĝis. En 1944 la serboj faris teroron kontraŭ germaneco kaj hungareco. La komunumo urbiĝis en 1961. Dum la kroata patrujdefenda milito ĉirkaŭ 1990 la urbeto ruiniĝis, poste ĝi apartenas al Kroatio.

En 2002-ben 10 896 da homoj loĝis, (6085 kroatoj, 2920 serboj, 933 hungaroj, 153 ciganoj, 87 slovenoj, 45 albanoj, 22 bosnianoj).

Ĝemelkomunumoj

Komunumoj pri monostor en Hungara reĝlando

(Monostor signifas: abatejo.)

Bátmonostor Bégamonostor Borsmonostor Felsőgyerőmonostor Kanizsamonostor
Magyargyerőmonostor Monostor Monostorpályi Monostorszeg Monostorszentgyörgy
Pélmonostor Tomajmonostora