Belmonte de Gracián

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Belmonte de Gracián
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50332
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 178  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 19′ N, 1° 32′ U (mapo)41.3125078-1.5374054Koordinatoj: 41° 19′ N, 1° 32′ U (mapo) [+]
Alto 646 m [+]
Areo 43,679107 km² ( 436 7.9 107 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Belmonte de Gracián (Provinco Zaragozo)
Belmonte de Gracián (Provinco Zaragozo)
DEC
Belmonte de Gracián
Belmonte de Gracián
Situo de Belmonte de Gracián
Belmonte de Gracián (Hispanio)
Belmonte de Gracián (Hispanio)
DEC
Belmonte de Gracián
Belmonte de Gracián
Situo de Belmonte de Gracián

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Belmonte de Gracián [+]
vdr

Belmonte de Gracián [belMONte degraZJAN] estas municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Belmonte estas etimologie komprenebla kiel Bela Monto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo.

Belmonte de Gracián estas municipa teritorio en la sudoriento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas sudoriente de Calatayud.

La loĝloko Belmonte de Gracián mem estas je 88 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 12 km de Calatayud, sur 646 msm en la Iberia Sistemo, sur la valo de la rivero Perejiles estante la dua loĝloko tie antaŭ la enfluejo en la riveron Jalón ĉe Calatayud.

Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseo A-1504. La plej proksima loĝloko estas Villalba de Perejil.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sonorilturo.

Proksime estis la keltibera urbo Segeda. Ĝi estis islama seltejo: la bazo de la nuna sonorilturo eble estis de araba epoko. Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1120 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud.

Fama verkisto de la Hispana Ora Jarcento nome Baltasar Gracián (1601-1658) naskiĝis en Belmonte. Ĝis 1910 nomiĝis Belmonte del río Perejiles, kaj ekde 1920, Belmonte de Calatayud. En 1985, omaĝe al la fama lokano ĝi eknomiĝis Belmonte de Gracián.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Belmonte de Gracián kie oni malaltiĝis el 844 loĝantoj en 1950 ĝis nunaj 167 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj, migdalarboj, kaj ĉefe ĉerizarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj altiraĵoj estas la preĝejo kun mudeĥara turo, la ermitejo kun turo, la kastelo, la palaco kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la riveroj. Aparte estas la arkeologia kuŝejo de Segeda.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]