Beltz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beltz
Beltz

eldoneja stando en la frankfurta librofoiro 2012
eldonejo • libroeldonejo vd
Dum 1841 - nekonata/nuntempe
Jura formo GmbH & Co. KG
Fondita 1841 en Langensalza
Sidejo Weinheim
Lando Germanio
filiaj kompanioj Beltz & Gelberg • Juventa Verlag vd
TTT la eldonejo heyne en la nuna eldongrupa retejo randomhouse.de
vdr

La eldonejo Beltz - germane Beltz Verlag - estas germanlingva libroeldonejo. Ĝi fondiĝis en 1841 en Langensalza kaj post la Dua Mondmilito pro la malfavoraj politikaj kondiĉoj en la sovetunie okupita zono de Germanio translokiĝis al la urbo Weinheim norde de la universitata urbo Hajdelbergo. Tie ĝi specialiĝis kaj atingis altan fakan renomon unuflanke pri eldonado de germanlingva scienca literaturo kaj magazinoj pri psikologio kaj pedagogio, interalie de la magazino Psychologie Heute ("psikologio nuntempe"). Aliflanke ĝi ankaŭ eldonas porinfanan literaturon, ekzemple la ilustritajn romanojn de la verkisto Janosch. Parto la la novaj eldonaĵoj paralele publikiĝas kiel sonlibro en formo de kompaktdisko(j) aŭ kiel sondosiero en formato Mp3 en la eldoneja retejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Julius Beltz en 1841 fondis libropresejon en la urbeto Langensalza de la provinco Saksio de Prusio, kaj poste ampleksikis la presejon per propra librovendejo, en kiu interalie vendiĝis preseje produktitaj instrulibroj pri religio, agrikulturo kaj historio. La magazino „Die Volksschule“ ("la popola lernejo") ekde la jaro 1909 iĝis grava parto de la eldonejo. Post la komenciĝo de la epoko de nazia Germanio en 1933 la eldoneja agado estis limigita, multaj publikaĵoj malpermesiĝis, aliaj forte cenzuriĝis, kaj pro la sekva ekonomia premo la eldoneja programo devis signife ŝanĝiĝis. En la nazia epoko la eldonejo fine rajtis publikigi la tre disvastiĝintan serion de "kajeroj por instruado de patrinoj, infanvartejoj, infanĝardenoj kaj lernejaj infangardejoj en urboj kaj malurboj" (germane Hefte für Mütterschulung, Krippen, Kindergärten und Horte in Stadt und Land), kiuj vaste uziĝis en la kursoj de la naziaj porvirinaj organizaĵoj NS-Frauenschaft kaj Deutsches Frauenwerk.

Post la Dua Mondmilito pro la malfavoraj politikaj kondiĉoj en la sovetunie okupita zono de Germanio translokiĝis al la urbo Weinheim norde de la universitata urbo Hajdelbergo. La entrepreno en Langensalza estis malproprietigita fare de la komunistaj instancoj.

stando de la fakaj ĵurnaloj Psychologie heute kaj Pädagogik de la eldonejo Beltz en la frankfurta librofoiro 201

La nova eldonejo en sudokcidenta Germanio komence respecialiĝis pri pedagogia literaturo, sed ekde la jaro 1971 ankaŭ instalis infanlibran programon, je la marko Beltz & Gelberg. En 1975 la firmao havis jaran bilancon de 35 milionoj da germanaj markoj. Post la reunuiĝo de Germanio en 1990 la eldonejo povis reaĉeti sian historian entreprenan konstruaĵaron en Bad Langensalza, kaj en 2000 la jara bilanco ampleksis sumon de 80 milionoj da germanaj markoj.

La nuna entrepreno[redakti | redakti fonton]

Al la entrepreno apartenas la kernaj eldonejoj Beltz kaj la librovendejaro Buchhandlungen Beltz en Weinheim, la firmao Beltz Rübelmann Holding, la librodissenda firmao Beltz, Herrmann & Co. GmbH en la urbeto Hemsbach, malmultajn kilometrojn norde de Weinheim, kaj la libropresejoj Druck Partner Rübelmann en Hemsbach kaj Druckhaus "Thomas Müntzer" en Bad Langensalza.

La 1-an de januaro 2012 la eldonejo aĉetis la infanliteraturan eldonejon Bajazzo, inter kies verkistoj estas Martin Baltscheit kaj Isabel Pin.[1]

Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj la firmao kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]