Bence Kutrik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bence Kutrik
Bence Kutrik
Bence Kutrik
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1976 (1976-03-27) (48-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco HungarioKanado
Alma mater San Francisco Conservatory of Music • Universitato de TorontoMuzikakademio Franz LisztUniversitato de Toronto
Okupo
Okupo komponistopianisto
TTT
Retejo http://bencekutrik.com/
vdr

Bence Kutrik, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kutrik Bence estas hungara komponisto.

Bence Kutrik (meze) kun aliaj muzikistoj

Bence Kutrik [1] naskiĝis la 27-an de marto 1976 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bence Kutrik frekventis muziklernejon kaj faklernejon pri komputado. En 2002 li eklaboris en Usono, en la sekva jaro li studis en konservatorio de San Francisco poste li akiris diplomon en Universitato de Toronto en 2010. En Usono li ankaŭ komponadis simfoniajn verkojn kaj akompanajn muzikojn por filmoj kaj komputilaj ludoj. Inter 2010-2015 li sudis en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt. Lia ĉefinstruisto estis János Vajda (komponisto). Ankaŭ tiutempe li komponadis. En 2017 li fondis komponistan grupon el junaj komponistoj. Li vivas en Dunabogdány. Lian unuan premion li ricevis en 2012 (tria loko en komponista konkurso), poste venis aliaj premioj.

Elektitaj simfoniaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Zongoraszonáta (2007)
  • Suite for String Orchestra (por violonorkestro, 2010)
  • Kitépett Lapok (disertaĵa komponaĵo, 2013)
  • The Immortal Heart (unuakta opero, disertaĵa komponaĵo, 2014)
  • Cycles (por simfonia orkestro, 2019)

Elektitaj aliaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • The Incidental (filma muziko, 2011)
  • The Philosopher King (filma muziko, 2014)
  • Halj már meg! (hungara filma muziko, 2016)
  • Földrengés Londonban (akompana muziko por teatraĵo, Gaja Teatro, 2016)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]