Benegiles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benegiles
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49123
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 276  (2023) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 38′ N, 5° 38′ U (mapo)41.626666666667-5.6352777777778Koordinatoj: 41° 38′ N, 5° 38′ U (mapo) [+]
Alto 644 m [+]
Areo 23,45 km² (2 345 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Benegiles (Provinco Zamoro)
Benegiles (Provinco Zamoro)
DEC
Benegiles
Benegiles
Situo de Benegiles
Benegiles (Hispanio)
Benegiles (Hispanio)
DEC
Benegiles
Benegiles
Situo de Benegiles

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Benegiles [+]
vdr

Benegiles [beneĤIles] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Pan, en la centro de la provinco.

Municipoj de la komarko Tierra de Alba en la centro de la provinco Zamoro.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 23,45 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 302 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 460 loĝantojn el la 1960-aj jaroj pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 19 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de prahistoria kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de 1167. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. Benegiles nuntempe enhavas en sia teritorio kelkajn senhomejojn, kiel Carralcueva aŭ Carricueva (kiu apartenis al la Ordeno de Santiago), Villamunio kaj Figueruela (proksimaj al la rivero Valderaduey), kaj eble alian nome Oteruelo.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]