Benjamin Tucker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Benjamin Ricketson Tucker

Benjamin TUCKER, Benjamin R. Tucker aŭ Benjamin Ricketson Tucker (South Darmouth, Masaĉuseco, 1854 - Monako, 1939) estis ĵurnalisto kaj grava reprezentanto de la usona individuisma anarkiismo, tamen, kiel la plej parto de membroj de tiu movado, ne estis tre konsiderata de la fakuloj pri sociaj movadoj kaj ĉefe pri la historiistoj de anarkiismo, kompare ekzemple kun la ĉefaj teoriistoj de tiu movado, kiel Bakunin, KropotkinProudhon.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis proksime de Bostono en klera familio, de religia deveno, sed tre liberala kaj eĉ liberpensula. Li studis en la prestiĝa Masaĉuseca Instituto de Teknologio en Kembriĝo, Masaĉuseco. En Bostono li kontaktis kun Josiah Warren kaj membroj de ties grupo ; kun ili li estis ano de la reformo de laboro, sed ankaŭ de la naskiĝmetodoj ; post kunlaboro en ties publikaĵo The Word (La vorto), li iome disiĝis de tiu grupo por emfazi sur la individuismo necesa por ebligi radikalajn ŝanĝojn en ekonomio kaj socio.

En 1876 tiu publikaĵo eldonis la tradukon de Tucker de la verko de Proudhon Kio estas posedo?; tiamaniere komencis la konstanta interŝanĝo de ideoj inter francaj anarkiistoj kaj uzonaj radikaluloj (pli ol anarkiistoj) al kio dediĉis sin Tucker. Por tio li mem fondis la revuon The Radical Review (Radikala Revuo) kiu funkciis en Masaĉuseco dum 1877 kaj 1878 kaj poste Liberty (Libereco) pli individuisma, kiu aperis unuafoje en 1881 kaj malkonstante aperis dum 27 jaroj kaj iĝis la kerno de la usona individuismo kaj la ponto kun la eŭropa anarkiismo.

La idearo de Tucker aperis en la libro Instead a Book (Anstataŭ libro) de 1893, kie li kolektis ĵurnalajn artikolojn. Multaj eŭropaj verkoj (ne nur pure anarkiismaj) estis konitaj en Usono danke al la eldonoj de Liberty, kiu samtempe trapasis la oceanon kaj iĝis konata en Eŭropo, ĉefe en Britio, kompreneble danke al la lingvo. La fino de tiu entrepreno venis en 1908 kiam incendio detruis la tutan entreprenon de Tucker: presmaŝino, arkivo kaj datumbazo.

Samjare li translokiĝis al Francio kaj post la Unua Mondmilito al Monako. En tiu epoko li estis ne nur individuisma, sed ankaŭ pli pesimisma kaj apenaŭ partoprenis en socia agado. En Monako li mortiĝis en 1939 akompanate de sia kunulino Pearl Johnson kaj ilia filino, Oriole.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Kvar bazaj eroj konsistigas la gravecon de tiu intelektulo kaj aktivulo de usona anarkiismo kaj de individuisma anarkiismo. Unue la kapableco arigi disajn elementojn en kongrua idearo, nome la liberala radikalismo de usonaj intelektuloj, la aktivismaj klopodoj rilate al specifaj kampanioj, kiel kontraŭ impostoj, la tendenco al libera amo kun elementoj de la anarkiisma idearo de eŭropa deveno kiuj iom post iom eniris la usonan intelektularon, kaj el la organizema anarkiismo (Proudhon aŭ Bakunin) kaj el la individuismo (StirnerNiĉeo). La dua atingo de Tucker estas la kreo de vigla gazeto kaj eldonejo Liberty, kiu iĝis kerno kaj magnetilo por la individuistoj kaj anarkiistoj en Usono kaj eĉ ekstere. La tria estus la personigo de konstanta interŝanĝo kaj ideologia kaj intelekta (filozofia) kaj arta inter Usono kaj Eŭropo precize en la jaroj antaŭ la ŝanĝo de jarcento kiuj estis tiom interesa ekde la vidpunkto de la intelekta vivo. Kvare la prestiĝo kiun atingis la entrepreno de Tucker ne nur pliigis la proprajn atingojn de la momento, sed krome utilis kiel ekzemplo por venontaj similaj ekzemploj de gazetoj kaj eldonejoj por disvastigo de radikalaj ideoj aŭ eĉ de anarkiismo kaj intelektularo en Usono kaj Eŭropo (ĉefe en Francio).

Idearo[redakti | redakti fonton]

La baza ideo de la individuisma anarkiismo de Tucker -kiel ĉe multaj aliaj usonaj radikaluloj- estas la tuta libereco de individuoj kontraŭ la ŝtatoj aŭ kontraŭ ĉio kio povus endanĝerigi ties eblojn. Nur libera kuniĝo laŭ kontrakto estas akceptebla maniero ariĝi inter liberaj individuoj. La ŝtato vere estas ilo ideala kaj ideata nek de la propraj individuoj nek eĉ de la socio. La demokratio estas nur triko por trudi la ideojn de majoritatoj kiu ĉiukaze estas devigaj kaj por individuoj kaj por minoritatoj; do la klopodo estu, ke la ŝtato estu super la individuo malplej eble. La individuo estu plej eble libera sen premoj. Tiu ideo fakte estus ĝenerala akcepto de la meza usona menskonscio.

El la individua libero kaj la kontraŭstaro de la ŝatto Tucker evoluis al egoismo, post la kono, traduko kaj publiko de La Egoo... de Stirner. La individuo disvolvigu sian liberon, ekzemple pere de la posedo. Je tiu ideo Tucker alproksimiĝas al Warren kaj eĉ al Proudhon, sed malproksimixis el la tradicia anarkiismo kaj ĉefe apartigis Tucker de ĉiu tipo de socialismokomunismo. Pere de la posedrajto la individuo rajtas libere interagadi kun proksimuloj ekzemple je komerco, kiu estu libere regata. Oni povas dedukti, ke tiu ideo poste estos baza fundamento de la kapitalisma novliberalismo. Ĉar tiu interagado estus libera kaj harmonia, oni neglektu ĉiun perforton, inklude revolucion (kaj tie Tucker devojiĝas el la tradicia anarkiismo). Se oni devas kontraŭstari la ŝtaton, la ilo estu la civila malobeo kaj la pasiva rezistado, kaj je tiu ideo Tucker koincidas kun Thoreau.

Laŭ Tucker, la subpremo de la usona laboristaro estas kaŭzata de kvarobla monopolo: de mono farita de bankoj, de terposedo, de impostado kaj tarifado farita de la ŝtato kaj de patentoj. Bankaj interezoj estus ŝtelo kaj tio alportas la laboristojn al sennombraj malfacilaĵoj. Ĉiu laboristo devus rajti posedi la teron, kiun li mem povas rekte labori; alimaniere nur la bankoj "rajtposedos" la tutan teron. La opono kontraŭ tarifado estas kiel defendo de la libera komerco. Pri patentoj, Tucker diferencas la individua rajtposedo de varoj disde de ideoj; laŭ li, varoj estas konkretaj aĵoj, kiuj la individuo devas rajti kontroli ĉu ili estas konsekvenco de sia libera laboro, sed ideoj estas abstraktaj aĵoj, kiu ĉiuj povus rajti uzi; tio estas kontraŭ la ideoj de kelkaj individuistoj, kiel Warren aŭ Lysander Spooner.

Pri la klopodoj de la organizita anarkiismo plibonigi la kondiĉojn de la laboristaro, li kontraŭis pro konsideri, ke tiu agado estas bazita super premo kaj perforto. Pro tio kaj pro aliaj kialoj estus gravaj la diferencoj inter Tucker kaj plej parto de la organizita anarkiismo aŭ anarkosindikatismo. Tamen pri la ĝenerala defendo ja Tucker opiniis, ke estu tasko de ĉiuj kaj ne nur de la ŝtataj strukturoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Xavier Diez, El anarquismo individualista en España (1923-1938), Virus, Bilabao, 2007.