Benzilfentanilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benzila fentanilo
Kemia formulo
C21H26N2O
Benzilfentanilo
Bastona kemia strukturo de la
Benzila fentanilo
Benzilfentanilo
Tridimensia kemia strukturo de la Benzila fentanilo
Alternativa(j) nomo(j)
CAS-numero-kodo 1474-02-8
ChemSpider kodo 220920
PubChem-kodo 252141
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka solidaĵo
Molmaso 322,45032 g mol−1
Denseco 1,114 g/cm−3
Fandpunkto 137°C [1]
Bolpunkto 447,4°C [2]
Acideco (pKa) 8,92
Ekflama temperaturo 257,5°C [3]
Solvebleco Akvo:solvebla
Mortiga dozo (LD50) 317 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
06 – Venena substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H301, H412
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P270, P273, P301+316, P321, P330, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Benzilfentanilobenzila fentanilo estas fentanila analogaĵo. Ĝi provizore estis metita en la usona katalogo de kontrolataj drogoj per urĝohelpa planado en 1985 pro zorgoj rilate al ĝia potencialo kiel sinteza medikamento, sed tiu allokigo estis eksvalidigita kaj benzilfentanilo estis formale forigita el la listo de kontrolita substancoj en 2010, post la testado de la DEA kiu determinis ĝin esti "esence neaktiva" kiel opioido. Benzilfentanilo havas Ki (Ligado-afineco de ricevilo aŭ ligaĵo) de 213 nM ĉe la mu-opioida ricevilo, ligante proksimume 1/200 tiel forta kiel fentanilo mem, kvankam ĝi daŭre estas iomete pli potenca ol kodeino.

Kromaj efikoj de fentanil-analogaĵoj estas similaj al tiuj de fentanilo mem, kiuj inkluzivas jukadon, naŭzon kaj eble gravan spiran depresion, kiuj povas esti vivdanĝeraj. Fentanil-analogaĵoj mortigis centojn da homoj ĉie en Eŭropo kaj la antaŭaj sovetiaj respublikoj ekde kiam la plej lastatempa revigliĝo en uzo komenciĝis en Estonio en la fruaj 2000-aj jaroj, kaj novaj derivaĵoj daŭre ekaperas.

Bonvolu ne konfuzi...
Benzilfentanilo
C21H26N2O
Benzoilfentanilo
C26H28N2O
CAS-numero 1474-02-8
CAS-numero 2309383-15-9
Ili estas fentanilo-derivaĵoj kun similaj proprecoj sed kun malsimilaj kemiaj strukturoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]