Benzinaĉeto en grupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Benzinaĉeto en grupo povas esti pli favorpreza, al tiu ĉi ideo kondukis la penso , ke unuopaj konsumantoj ne povas influi la benzinprezojn de la grandaj petrol-konzernoj. Alie aspektas la afero , se multaj klientoj kuniĝas je komunumo.

Ekzemple en Germanio interesiĝantoj registras sin sub la retadreso gemeinsam-tanken.de kaj informas kiom da benzino ili konsumas en unu monato. Se sufiĉa sumo estas atingita (ĉirkaŭ 20 milionoj da litroj), la retejestroj kontaktas al la petrolkompanioj, por trakti pri rabatkuponoj. La rabatkuponojn oni sendas al la membroj. Tiu ĉi servo estas senkosta. Sed ĉio ĉi funkcias nur se sufiĉe da homoj partoprenas. (Ĝis meze de septembro 2004 registriĝis jam 34.000 partoprenantoj kun monata bezono de pli ol kvar milionoj da litroj.)