Saltu al enhavo

Benzoino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
2-Hidrokso-2-fenilacetofenono
Kemia formulo
C14H12O2
Benzoino
Bastona kemia strukturo de la
2-Hidrokso-2-fenilacetofenono
Benzoino
Tridimensia kemia strukturo de la 2-Hidrokso-2-fenilacetofenono
Benzoino ĉeestas en la Styrax officinalis
Benzoino ĉeestas en la Styrax_officinalis.
CAS-numero-kodo 119-53-9
ChemSpider kodo 8093
PubChem-kodo 8400
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka solidaĵo
Molmaso 212,24808 g mol−1
Denseco 1,31 g/cm−3[1]
Fandpunkto 131 °C [2]
Bolpunkto 343 °C [3][4]
Refrakta indico  1,6090
Ekflama temperaturo 154,8 °C [5]
Solvebleco Akvo:0,3 g/L
Solvebla en varma akvo, piridino, varma etanolo kaj acetono, malmulte solvebla en eteroj kaj malvarma akvo.
Mortiga dozo (LD50) >2000 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Benzoino2-hidrokso-2-fenilacetofenono estas organika kombinaĵo rezultanta per kataliza traktado de benzaldehido kun natria cianido. Ĝi estas blanka aŭ flava solidaĵo kun agrabla odoro, nesolvebla en akvo, sed solvebla en nepolaraj organikaj solvantoj. Ĝi prezentas du fenilajn grupojn {fenila grupo} ligitajn al etila grupo {etila grupo} kiu ĝiavice ligiĝas al hidroksila grupo {hidroksila grupo} kaj ketona grupo {ketona grupo}. Benzoino estas aromata kombinaĵo kaj posedas 14 karbonatomojn, 12 hidrogenatomojn, kaj 2 oksigenatomojn. Benzoino uzatas en kemiaj sintezoj kaj en la preparado de farmaciaĵoj kaj industriaĵoj.

Benzoino estis unue raportita en 1832 fare de Justus von Liebig kaj Friedrich Woehler dum ilia esplorado pri la oleo de amara migdalo, kio estas benzaldehido kun spuroj de cianida acido. La kataliza sintezo per la benzoina kondensado estis plibonigita fare de Nikolay Zinin dum la tempo kiun Zinin laboris kun Liebig.

Sintezo 1

[redakti | redakti fonton]
  • Preparado de la benzoino per traktado de benzaldehido kaj natria cianido:

numero 2benzaldehido Benzoino

Sintezo 2

[redakti | redakti fonton]
  • Preparado de la 1,2-dufeniletanoduketono per traktado de benzoino kaj peroksofosfata acido:

Benzoino 1,2-Dufeniletanoduketono

Sintezo 3

[redakti | redakti fonton]
  • Preparado de la stilbeno per reduktado de la benzoino en ĉeesto de zinko kaj hidrarga (II) klorido:

Benzoino stilbeno

Sintezo 4

[redakti | redakti fonton]
  • Preparado de la dubenzilo per reduktado de la benzoino:

benzoino dubenzilo

Sintezo 5

[redakti | redakti fonton]
  • En alkala medio benzoino estiĝas en alkoholon kiu ĝiavice spertas reduktadon:

1,2-dufeniletano-1,2-duolo 1,2-dufeniletano-1,2-duolo

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]