Friedrich Wöhler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Friedrich Woehler)
Friedrich Wöhler
Persona informo
Friedrich Wöhler
Naskiĝo 31-a de julio 1800
en Frankfurt-Eschersheim
Morto 23-a de septembro 1882
en Göttingen
Tombo Stadtfriedhof Göttingen vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio • Elektoprinclando Hesio • Hesio-KaseloGermana Imperiestra Regno vd
Alma mater Universitato de MarburgUniversitato de Hajdelbergo vd
Memorigilo Friedrich Wöhler
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto • biokemiisto vd
Laborkampo kemio vd
Doktoreca konsilisto Leopold GmelinJöns Jacob Berzelius vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Friedrich WÖHLER (naskiĝis la 31-an de julio 1800 en Frankfurt-Eschersheim; mortis la 23-an de septembro 1882 en Göttingen) estis germana kemiisto, kiu unuafoje produktis el neorganika materialo organikan (karbamidon, 1828). Li ellaboris metodon pri produktado de metala aluminio.

Wöhler komence studis en Frankfurt, poste kuracadon (1820) en la Marburga Universitato. En la sekva jaro li translokiĝis al Heidelberg, kie laŭ instigo de Leopold Gmelin li ekstudis kemion.

Kvankam li akiris medicinan diplomon en 1823, li decidis studi kemion ĉe la plej bona kemiisto de Eŭropo, Jöns Jacob Berzelius. En 1823–1824 li laboris en Stokholmo kaj amikiĝis kun Berzelius, lernis la metodojn, alproprigis intereson pri novaj elementoj, poste tradukis liajn verkojn al la germana.

Reveninte en Germanio, li instruis kemion en Berlino (1825–1831), kie li faris du gravajn malkovrojn en 1828: li produktis el neorganika amonia cianato la organikan karbamidon, produkton de la proteina malkombino. Li samtempe ellaboris metodon pri produktado de malgrand-kvanta metala aluminio.

Li laboris ekde 1831 en Kassel, ekde 1836 ĝis sia morto kiel kemia profesoro de la Universitato de Göttingen. Li apartigis plurajn elementojn, mineralojn kaj prianalizis kombinaĵojn (ekzemple kokainon).

Li ricevis honoran membrecon en Hungara Scienca Akademio en 1881.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Lehrbuch der Chemie, Dresden, 1825, 4 volomoj.
  • Grundriss der Anorganischen Chemie, Berlin, 1830.
  • Grundriss der Organischen Chemie, Berlin, 1840.
  • Praktische Übungen der Chemischen Analyse, Berlin, 1854.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]