Bernhard Hecker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernhard Hecker
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1939 (1939-05-29)
en Vajmaro
Morto 6-an de decembro 2022 (2022-12-06) (83-jaraĝa)
Ŝtataneco Germana Demokratia Respubliko
Okupo
Okupo verkistoĵurnalisto
vdr

Bernhard HECKER (naskiĝinta la 29-an de majo 1939 en Vajmaro) estas germana verkisto kaj ĵurnalisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post trapaso de la abiturienta ekzameno li laboris inter 1966 kaj 1992 kiel gazeta ĵurnalisto. Inter 1971 kaj 1975 faris li telestudojn ĉe la Universitato de Jena kaj diplomiĝis.

Dum du jardekoj li deĵoris kiel regiona ĵurnalisto kaj tribulana raportisto por la taggazeto Thüringer Allgemeine. Lia naskiĝurbo liveris sufiĉe da intrigoj por libroj! Liaj rakontoj estas miksaĵo de seriozo, malseriozo kaj anekdotoj. Paralele li daŭrigis skribadon por la menciita ĵurnalo (kiun li eĉ iam estris).[1]

Menciindas ĉi-kuntekste lia alternativa urboplano de Vajmaro kiun li kreis kune kun la grafikisto Hannsjörg Schumann. Per ĝi ili venigis atentajn spektantojn al novaj konkludoj koncerne la funkcion de la koncernita strato. Komparu oni ekzemple lian artikolon pri la vajmara strateto Hundegasse: ankoraŭ mankantaj sciencaj esploroj gajnis impulsojn per aliaj vidoj je la historio de urboj.[2]

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • In Weimar zu Gast, Quell, Stuttgart 1998.
  • Tatort Klassikerstadt, Verlagshaus Thüringen, Erfurt 2000.
  • Der Weimarer Zwiebelmarkt. Ein Thüringer Volksfest so bunt wie der Herbst, Verlagshaus Thüringen, Erfurt 1998.
  • Weimar Anekdoten. Von Würsten, Fürsten, Goethe, Liszt und Tücke, Weimar 2003.
  • Die letzten Tage der Soljanka, Verlag Neue Literatur, Jena-Plauen-Quedlinburg 2006.
  • Bach auf den Hund gekommen – Wie ich mit einem Dobermann die Goldberg-Variationen hörte, Verlag Neue Literatur, Jena-Plauen-Quedlinburg 2011.
  • Weimar zwischen den Zähnen. Ess- und Trinkgeschichten einer Stadt, Wartburg-Verlag, Weimar 2017.
  • Kopfsalat frisch gepflückt: 60 Aphorismen, Redaktionsbüro Kirsten Seyfahrt, Magdala 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]