Berta Adorján

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Berta Adorján
Persona informo
Naskiĝo 8-an de februaro 1864 (1864-02-08)
en Oradea
Morto 9-an de julio 1941 (1941-07-09) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Ede Paulay
Infano Erzsi Paulay
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Berta ADORJÁN [adorja'n], laŭ hungarlingve kutima nomordo Adorján Berta estis hungara aktorino, edzino de Ede Paulay. Ŝi naskiĝis en Nagyvárad (nuntempa Oradea en Rumanio) la 8-an de februaro 1864 kaj mortis en Budapeŝto la 9-an de julio 1942. Ŝia origina familia nomo estis Weisz [vejs], ŝia filino estis Erzsi Paulay.

Berta Adorján (maldekstre) en La tragedio de l' homo

Vivo[redakti | redakti fonton]

Berta Adorján devenis el juda familio. Ŝi akiris diplomon en 1883 en Lernejo por aktoroj, poste ŝi aliĝis al Nacia Teatro (Budapeŝto). Ŝi edziniĝis en 1884, poste ŝi retiriĝis. En 1894 ŝi vidviniĝis, pro financa problemo ŝi denove rolis en teatrejo.

Teatroj[redakti | redakti fonton]

  • 1884-1894 Nacia Teatro (Budapeŝto);
  • 1895-1914 Nacia Teatro (Budapeŝto);
  • 1896-Arado kiel konstanta gasto;
  • 1899 ankaŭ en trupo de Károly Somogyi.

Roloj pli gravaj[redakti | redakti fonton]

  • Özv. Wiesnerné (Hauptmann: Crampton mester);
  • Cora (Belot: A 47-ik cikk).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.