Bevelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bevelo laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV)[1] estas en lingvaĵo de tekniko inkluzive de mekaniko kaj metalurgio

flankvidoj de bevelo (supre) kaj ĉanfro (malsupre)
  1. Oblikva rando de listelo, tabulo, vitra plato, spegulo kaj similaj
  2. Oblikva tranĉa eĝo de ilo, ekz. ĉizilo.

Bevela rando estas rando de strukturo kiu ne estas perpendikulara al la edroj de la peco. La vortoj bevelo kaj ĉanfro interkovras en uzokutimo; en ĝenerala uzado ili ofte estas interŝanĝitaj, dum en teknika uzado ili foje povas esti diferencigitaj kiel montrite en la bildo dekstre. Bevelo kutimas tipe moligi la randon de peco por la konsidero de sekureco, eluziĝorezisto, aŭ estetiko, aŭ por faciligi pariĝon kun alia peco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio vortaro.net (esperante)