Biĵuterio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biĵuterio el vitro el la jaro 1950

Biĵuterio (franc. bijouterie) estas juvelo, galanterio aŭ aliaj ornamaj akcesoraĵoj, produktataj el metaloj, vitro, el organikaj materialoj kiel ledo, sekaj fruktoj aŭ ligno, aŭ sintetikaj materioj (escepte de oraĵistejaj objektoj el valormetaloj) kaj gemoj. Laŭ fundamenta materialo produkatantoj de biĵuterio tradicie dividis en biĵuterion metalan kaj biĵuterion vitran, ekde la 1930-aj jaroj ankaŭ biĵuterion plastikan.

Per la sama vorto oni markas ankaŭ specialigitajn vendejojn kun tiu ĉi sortimento.

Inter biĵuteriaj varoj menciindas brakringoj, bidoj, orelringoj, broĉoj, kolĉenoj, kombiloj en harojn, ornamaj harklipsoj, ankaŭ broditaj mansakoj el artefaritaj perloj, veŝtoj ks.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]