Reiden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bifang (Reiden))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Reiden (stacidomo).
Reiden
Blazono de Reiden
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Willisau
Koordinatoj  47° 14′ 35″ N 7° 58′ 06″ O / 47.24306 °N, 7.96833 °O / 47.24306; 7.96833 (mapo)Koordinatoj: 47° 14′ 35″ N 7° 58′ 06″ O / 47.24306 °N, 7.96833 °O / 47.24306; 7.96833 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6336
Areo 27,12 km²
Alteco 457 m super marnivelo
Poŝtkodo 6260
Komunumkodo 1140
Mapo de Reiden
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Reiden estas komunumo en la distrikto Willisau en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 6336 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Reiden situas en la valo de la rivero Wigger. Al la komunumo apartenas ek de la 1-a de januaro 2006 ankaŭ la iamaj komunumoj Richenthal kaj Langnau ĉe Reiden. La komunumo apartenas al la aglomeraĵo de la urbo Zofingo. La malnova komunumo Reiden konsistis krom el la ĉefvilaĝo el la vilaĝetoj kaj setlejoj Bifang, Hinterberg, Oberdorf, Klempen, Reidermoos, Sonnhalden, Unterdorf kaj Unterwasser. Richenthal konsistis krom la vilaĝo Richenthal mem el Gugger, Hueb, Inner Fronhofen, Kreuzstrasse, Ränzligen, kaj Reckenberg. Al Langnaŭ ĉe Reiden apartenas krom Langnau mem Altental, Am Berg, Gishalden kaj Lupfen.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 27,10 km², de kiuj 36,7% estas kovritaj de arbaro, 52,7% servas por agrikulturo kaj 10,2% por setlado [1].

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Reiden limas en nordoriento al Wikon, en oriento al Reitnau (AG), en sudoriento al Dagmersellen, en sudo al Altishofen kaj Ebersecken, en sudokcidento al la eksklavo Eppenwil/Erpolingen de la komunumo Grossdietwil, en okcidento al Pfaffnau, kaj en nordokcidento al Brittnau (AG).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lucerno al Olten. Por la fajna distribuo ekzista du buslinioj de Zofingo tra Reiden al Sankt-Urbano respektive de Zofingo al Richenthal.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Bazelo tra Olten al Lucerno kaj paralele al ĝi al svisa aŭtovojo A2, al kiu Reiden posedas propran alveturejon sur la komunuma teritorio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Reiden datiĝas el la jaro 1168.

Dum mezepoko en Reiden regis la Habsburgoj. La komunumo apartenis al ties Grafejo Willisau. En la jaro 1407 la urbo Lucerno aĉetis la Grafejon Willisau, kiu tiam fariĝis Lucerna voktejo. En la jaro 1798 eksplodis al Helveta Revolucio. Dum la kvin jaroj de la Helveta Respubliko la komunumo Reiden apartenis al la helveta distrikto Altishofen. Per la restaŭracio de la jaro 1803 Reiden estis atribuita la la nova distrikto Willisau de Kantono Lucerno.

Kun efiko de la unua de januaro la komunumo Reiden kuniĝis kun la ĝis tiam sendependaj komunumoj Langnau ĉe Reiden kaj Richenthal. Per tiu-ĉi kuniĝo la komunuma teritorio pli ol duobliĝis kaj la loĝantaro preskaŭ duobliĝis.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]