Wigger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Wigger
Wigger2.jpg
La rivero Wigger inter Zofingo kaj Strengelbach
Longeco 41 km
Alteco de la fonto 1300 m
Meznombra trafluo (Zofingo) 4,01 m³/s
Akvokolekta areo 240 km²
Alfluantoj Seewag, Wanger-Rot, Ron, Hürnbach kaj Luthern
Alfluas al Aro
Alteco de la enfluejo 395 m
Rivero en Eŭropo
v  d  r
Information icon.svg

Wigger estas rivero en la kantonoj Argovio kaj Lucerno. Ĝi havas longecon de 41 km.

Fonto[redakti | redakti fonton]

La fonto situas norde de la monto Napf ĉe la koordinatoj 47°0′28″N 7°56′41″O  /  47.00778°N, 7.94472°O / 47.00778; 7.94472 (Wigger)Koordinatoj: 47°0′28″N 7°56′41″O  /  47.00778°N, 7.94472°O / 47.00778; 7.94472 (Wigger).

Fluo[redakti | redakti fonton]

Post ĝia fonto norde de la antaŭalpa monto Napf sur la teritorio de la komunumo Hergiswil la rivero unue nomiĝas Enziwigger. Ĝi rapide perdas altecon, trafluas la vilaĝokernon de Hergiswil kaj poste en Willisau unuiĝas kun ĝia alia plimalgranda fontrivero Buechwigger, kaj ek de tie nomiĝas Wigger. Post Willisau Wigger formas la limon inter Ettiswil kaj Alberswil, tiam ĝi trafluas la komunumojn Schötz kaj Egolzwil. Sekvas Nebikon, kie de sudoriento al ĝi alfluas ĝia ĉefa alfluanton Luthern, kiu laŭ longece ĝis tie fakte estas pli longa ol Wigger mem. La rivero fluas nun post la unuiĝo kun Luthern tra Altishofen, Dagmersellen kaj Reiden, post kiu komunumo ĝi forlasas la Kantonon Lucerno, atingante Kantonon Argovion. Ĝi fluas nun tra Brittnau, kaj tiam ĝi formas la limon inter Strengelbach kaj Zofingo, la plej granda urbo laŭlonge de ĝia fluo. Ĝi formas nun dum 2 kilometroj la limon inter Oftringo en oriento kaj Rothrist en okcidento, kaj fine inter Arburgo kaj Rothrist.

Oroserĉado[redakti | redakti fonton]

Ĝis en la dua duono de la 19-a jarcento en la fontregiono de Wigger estis praktikata orlavado. Tiu aktiveco fine ĉesis, ĉar la laboro ekonomie ne plu indis.

Alfluo[redakti | redakti fonton]

Wigger alfluas inter Rothrist kaj Arburgo al la rivero Aro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Wigger