Luthern (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luthern
Luthern en Ruefswil
rivero
Bazaj informoj
Longeco 30 km
Akvokolekta areo 108 km²
Averaĝa trafluo 1,67 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 1 300 m
Enfluejo Wigger
- Alteco 485 m
Geografio
Alfluantoj Längenbach, Wilmisbach,
Walenbach, Spitzweidbach,
Wissenbach kaj aliaj
Map
Rivero en Eŭropo
vdr

Luthern estas rivero en Kantono Lucerno en Svislando. Ĝia longeco estas proksimume 30 kilometroj kaj ĝia akvokolekta regiono etendiĝas sur areo de 108 km².

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĝia fonto situas sur alteco de proksimume 1300 m s.m. norde de la montmasivo Napf en la samnoma komunumo Luthern en distrikto Willisau ĉe la koordinatoj 47° 0′ 20″ N 7° 56′ 10″ O / 47.00556 °N, 7.93611 °O / 47.00556; 7.93611 (mapo)Koordinatoj: 47° 0′ 20″ N 7° 56′ 10″ O / 47.00556 °N, 7.93611 °O / 47.00556; 7.93611 (mapo).

Rivervojo[redakti | redakti fonton]

Post ĝia fonto sub la kulmino de la antaŭalpa monto Napf la rivero sur siaj unuaj 2,5 kilometroj pasas kiel montara rivereto altecodiferencon de 450 metroj ĝis ĝi atingas fluante ĉiam norden sur alteco de 855 m s.m. la unuan pli ampleksan setlejon Luthern-Bad. La rivero nun malpli deklive fluas tra la vilaĝo Luthern, kiun ĝi atingas post 4 km. Sekvas la vilaĝo Hofstatt kaj tiam la rivero forlasas la teritorion de la komunumo Luthern. Ĝi pasas nun tra la setlejo Ruefswil, kiu apartenas al la komunumo Ufhusen. En Hüswil (komunumo Zell) la rivero turniĝas orienten tra la vilaĝocentro de Zell al Gettnau sur alteco de 545 m s.m., kie ĝi denove orientiĝas norde. Sur ĝiaj lastaj 9 kilometroj ĝis Nebikon la rivero pasas nur ankoraŭ modestan altecodiferencon de 60 metroj tra la teritorio de la komunumo Schötz, kie ĝia fluo en la jaro 2010 estis per protektomuroj korektita.

Alfluejo[redakti | redakti fonton]

En Nebikon sur alteco de 485 m s.m. Luthern fine alfluas al Wigger, kiu siavice alfluas al Aro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]