Reitnau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Reitnau
Blazono de Reitnau
Kantono Argovio
Distrikto Zofingo
Koordinatoj  47°16′0″N 8°2′40″O  /  47.26667°N, 8.04444°O / 47.26667; 8.04444 (Reitnau)Koordinatoj: 47°16′0″N 8°2′40″O  /  47.26667°N, 8.04444°O / 47.26667; 8.04444 (Reitnau)
Nombro de enloĝantoj 1185
Areo 5,79 km²
Alteco 524 m super marnivelo
Poŝtkodo 5057
Komunumkodo 4281
Mapo de Reitnau
Information icon.svg
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Reitnau estas komunumo en la distrikto Zofingo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1185 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Reitnau situas okcidente de la rivero Suro, kiu formas la orientan limon de la komunumo. La komunumo konsistas el la tri partoj Unterdorf, Oberdorf kaj Hubel.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,79 km², de kiuj 2,08 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,68 de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 687 m s.m. sur la monteto Lügisried, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 475 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Suro.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Reitnau limas en nordokcidento al Wiliberg, en nordo al Attelwil, kaj en nordoriento al Moosleerau. En la ceteraj direktoj ĝi limas al la Kantono Lucerno, nome en oriento kaj sudo al Triengen, kaj en okcidento al Reiden.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas flanke de la ĉefaj trafikvojoj. Al la publika transportreto ĝi estas konektita per poŝtaŭtolinio de Schöftland al Sursee.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas 5 kilometrojn okcidente en Reiden.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Reitnau datiĝas el la jaro 1045 kiel Reitinouwa.

En mezepoko la vilaĝo estis propra havaĵo de la Grafoj de Lencburgo, kiuj koncedis ĝin en la jaro 1045 al la Monaĥejo Schänis. Kiam en la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, Reitnau falis sub berna regado kaj estis atribuita al la voktejo de Lencburgo. Post la liberigo de Argovio okaze de la Helveta Revolucio Reitnau fariĝis komunumo en la distrikto Zofingo en la nove kreita Kantono Argovio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Reitnau