Suro (Aro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Suro (rivero))
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la rivero Suro en Svislando. Pri la muskolo vidu sub suro


Suro

germane Suhre

germane Sure

Suhre inter Muhen kaj Hirschthal 090.jpg
Rivero Suro inter Muhen kaj Hirschthal
Bazaj informoj
Longeco 34,1 km
Akvokolekta areo 373 km²
Averaĝa trafluo (Oberkirch) 1,47 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 504 m
Enfluejo Aro
- Alteco 362 m
Geografio
Alfluantoj Ruederche, Uerke kaj Wyna
Rivero en Eŭropo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Suro (en la germana lingvo en Kantono Argovio Suhre kaj en Kantono Lucerno Sure) estas rivero en la kantonoj Argovio kaj Lucerno en Svislando. Ĝia longeco estas 34,1 km.

Fonto[redakti | redakti fonton]

La fonto de Suro estas la Lago de Sempach en la urbo Sursee (koordinatoj: 47° 9′ 45″ N 8° 7′ 19″ O / 47.16250 °N, 8.12194 °O / 47.16250; 8.12194 (mapo)Koordinatoj: 47° 9′ 45″ N 8° 7′ 19″ O / 47.16250 °N, 8.12194 °O / 47.16250; 8.12194 (mapo)).

Ĉefaj alfluantoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj alfluantoj de Suro estas la riveroj Ruederche en Schöftland, Uerke en Unterentfelden kaj Wyna en Suhr.

Komunumoj laŭlonge de la rivero[redakti | redakti fonton]

La rivero unue trafluas la urbon Sursee, poste ĝi estas la limo inter Knutwil en okcidento kaj Geuensee kaj Büron en oriento. Tiam la rivero trafluas la komunumon Triengen kaj nun forlasas Kantonon Lucerno por alflui la teritorion de Argovio. La rivero nun formas la limon inter Reitnau kaj Attelwil en okcidento kaj Moosleerau en oriento. Tiam la rivero trafluas Staffelbach kaj Schöftland. Sekvas Hirschthal, Muhen, Oberentfelden, Unterentfelden, Suhr, Buchs kaj fine la argovia kantonĉefurbo Araŭo.

Alfluejo[redakti | redakti fonton]

La rivero alfluas en la argovia kantonĉefurbo Araŭo al la rivero Aro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Suro