Kölliken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Kölliken (stacidomo) kaj Kölliken Oberdorf (stacidomo).
Kölliken
Blazono de Kölliken
Kölliken
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Zofingo
Koordinatoj  47° 20′ 15″ N 8° 1′ 25″ O / 47.33750 °N, 8.02361 °O / 47.33750; 8.02361 (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 15″ N 8° 1′ 25″ O / 47.33750 °N, 8.02361 °O / 47.33750; 8.02361 (mapo)
Areo 8,89 km²
Alteco 430 m super marnivelo
Poŝtkodo 5742
Komunumkodo 4276
Mapo de Kölliken
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Kölliken estas komunumo en la distrikto Zofingo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 4080 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Kölliken situas ĉe la okcidenta flanko de la Hard-ebenaĵo. Laŭlonge de la orienta flanko de la vilaĝo fluas la rivero Uerke, alfluanto de Suro kaj meze tra la vilaĝo la rojo Köllikerbach. En Kölliken situas benzin- kaj restadejo de la svisa aŭtovojo A1.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Kölliken limas en nordo al Oberentfelden, en oriento al Muhen, en sudoriento al Holziken, en sudo al Uerkheim, en okcidento al Safenwil, kaj en nordokcidento al Gretzenbach en Kantono Soloturno.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Aŭtovojrestoracio Migrolino en la aŭtovojrestadejo Kölliken Nordo

Kölliken disponas pri du stacidomoj (Kölliken kaj Kölliken Oberdorf) ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lencburgo al Zofingo.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Zuriko al Berno kaj la svisa aŭtovojo A1 al kiu ĝi havas alveturejon, kiu ek de kelkaj jaroj portas la nomon Araŭo-Okcidento, 1 kilometron oriente de la vilaĝocentro.

Specialrubdeponejo[redakti | redakti fonton]

Halo super la specialrubdeponejo Kölliken

Ĉe la orienta flanko de la vilaĝo situas deponejo por venena specialrubo, kiu estis malfermita en marto 1978 en iama argilminejo. Pro malsufiĉaj kontroloj ĉefe la ĥemia industrio de Bazelo deponis en Kölliken danĝerajn kaj netraŭgajn venenajn materialojn, kiu kondukis al akuta danĝero por la subtera akvo kaj fiodoro en la regiono. Tial la deponejo en la jaro 1985 devis esti fermita. Ĝis tiam entute 250000 m³ da specialrubo estis tie deponitaj. Unue oni instalis ĝis la jaro 2002 multnombrajn sekurecmezurojn por preventi plian danĝeron por la medio. Komence de 2006 oni komencis la konstruadon de granda halo super la deponejo por sanigi ĝin. La renaturigo de la deponejo daŭros supozeble ankoraŭ ĝis la jaro 2015. La sumon de la kostoj necesaj por la sanigo de la deponejo oni taksas je proksimume 500 milionoj da svisja frankoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Kölliken datiĝas el la jaro 864 kiel Cholinchove.

En mezepoko Kölliken ĝis la jaro 1173 troviĝis sub la regado de la Grafoj de Lencburgo, poste ĝi apartenis al la Grafoj de Kiburgo kaj post ties formorto al la Habsburgoj. Kiam en la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, Bottenwil venis sub berna jurisdikcio, partoj de la rajtoj tamen apartenis al la Monaĥejo Sankt-Galo. En la jaro 1460 la urbo Berno aĉetis ĉiujn rajtojn pri la komunumo. Kölliken nun estis la centro de tribunala distrikto de la voktejo Lencburgo. Kiam okaze de la Helveta Revolucio Argovio estis kun helpo de francaj trupoj liberigita de la ĵurkomunumo servuteco, la komunumo estis atribuita al la distrikto Zofingo de la nove fondita Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]