Vordemwald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vordemwald
Blazono de Vordemwald
Blazono de Vordemwald
Blazono de Vordemwald
Preĝejo de Vordemwald
Preĝejo de Vordemwald
Preĝejo de Vordemwald
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Zofingo
Koordinatoj  47° 16′ 35″ N 7° 54′ 0″ O / 47.27639 °N, 7.90000 °O / 47.27639; 7.90000 (mapo)Koordinatoj: 47° 16′ 35″ N 7° 54′ 0″ O / 47.27639 °N, 7.90000 °O / 47.27639; 7.90000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1723
Areo 10,15 km²
Alteco 430 m super marnivelo
Poŝtkodo 4803
Komunumkodo 4287
Mapo de Vordemwald
Mapo de Vordemwald
Situa mapo de Vordemwald
vdr

Vordemwald [for dem valt] estas komunumo en la Distrikto Zofingo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1723 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas en la sudokcidento de la distrikto en la valo de la rivereto Pfaffneren, kiu fluas de sudo al nordo kaj en Rothrist alfluas la riveron Aro.

La tereno de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,15 km², de kiuj pli ol la duono nome 5,88 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,73 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo troviĝas sur alteco de 550 m s.m. en la arbaro Boowald, kaj la plej malalta punkto ĉe la bordo de la rivereto Pfaffneren.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Vordemwald limas en nordo al Rothrist, en oriento al Strengelbach, en sudoriento al Brittnau kaj en okcidento al Murgenthal.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Vordemwald estas konektita al la publika trafikreto per loka buslinio al Zofingo, kiun funkciigas al Svisaj Federaciaj Fervojoj.

La komunumo situas ĉe la kantona ĉefvojo de Zofingo al Langenthal. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A2 troviĝas en distanco de proksimume 3 kilometroj norde en Rothrist kaj sude en Reiden.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unuaj senarbigoj kaj fondo de unuaj kamparbienoj okazis jam en la 8-a ĝis 10-a jarcento post Kristo, tamen la unua dokumenta mencio de la komunumo datas nur el la jaro 1661 kiel Waldgemeinde.[1]

La regiono en mezepoko troviĝis sub habsburga regado. Post la konkero fare de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1415 la regiono falis sub berna servuteco. Post la liberigo de Argovio okaze de la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la teritorio de la hodiaŭa komunumo dum kvin jaroj apartenis al la distrikto Langenthal de Kantono Berno. En la jaro de la svisa restaŭracio la 17-an de aŭgusto 1803 okazis la formala fondo de la komunumo Vordemwald per la kunveno de la unua oficiala komunuma asembleo. La nova komunumo estis atribuita al la distrikto Zofingo de la nova Kantono Argovio.

Esperanto-Movado[redakti | redakti fonton]

En 2014 en la Centro Adonia en Vordemwald de la 17-a ĝis la 19-a de oktobro okazos la 7-a SFERO. Paralele al ĝi okazos svisa esperanto-kantokonkurso sub aŭspicio de Svisa Esperanto-Societo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]