Holziken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Holziken
Blazono de Holziken
Lernejo de Holziken
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Kulm
Koordinatoj  47° 19′ 20″ N 8° 2′ 20″ O / 47.32222 °N, 8.03889 °O / 47.32222; 8.03889 (mapo)Koordinatoj: 47° 19′ 20″ N 8° 2′ 20″ O / 47.32222 °N, 8.03889 °O / 47.32222; 8.03889 (mapo)
Areo 2,86 km²
Alteco 443 m super marnivelo
Poŝtkodo 5043
Komunumkodo 4136
Mapo de Holziken
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Holziken estas komunumo en la distrikto Kulm de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1160 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Holziken situas ĉe la norda fino de la monto Stübisberg kaj ĝin trafluas en okcidento du brakoj de la rivero Uerke. Dum la suda parto de la komunumo estas arbara kaj monteta, la norda parto situas en ebenaĵo kun intensiva agrikulturo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,86 km², de kiuj 1,13 km² plejparte en la sudo estas kovritaj de arbaro kaj 0,45 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 550 m s.m. sur la monteto Stübisberg, dum la plej malalta punkto sur alteco de 435 m s.m. en la Hard-Ebenaĵo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Holziken limas en nordokcidento al Kölliken, en nordoriento al Muhen, en oriento al Hirschthal, en sudoriento alSchöftland kaj en sudokcidento al Uerkheim.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Holziken estas konektita al la publika trafikreto de Schöftland al Zofingo.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 estas Araŭo-Okcidento nordoriente en distanco de proksimume 3 kilometroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Holziken datiĝas el la jaro 1306 kiel Helzinkon.

Dum mezepoko Holziken estis malgranda kaj sensignifa setlejo sub habsburga regado, kiu apartenis al la voktejo Muhen. Inter la terenposedantoj troviĝis la Princabatejo Sankt-Galo, kiel pruvas dokumento el la jaro 1414. Per la konkero fare de la Svisa Ĵurkomunumo Holziken venis sub la regado de la urbo Berno kaj estis atribuita al ties tribunala distrikto Kölliken. Nur en la 17-a jarcento la malgranda setlejo ekevoluis al vilaĝo.

En la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion. Holzikon nun unue estis parto de la distrikto Zofingo kaj ek de 1803 de la distrikto Kulm en la nove fondita Kantono Argovio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]