Menziken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Menziken (stacidomo).
Menziken
Blazono de Menziken
Rivero Wyna kaj la sidejo de Alu Menziken
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Kulm
Koordinatoj  47° 14′ 25″ N 8° 11′ 30″ O / 47.24028 °N, 8.19167 °O / 47.24028; 8.19167 (mapo)Koordinatoj: 47° 14′ 25″ N 8° 11′ 30″ O / 47.24028 °N, 8.19167 °O / 47.24028; 8.19167 (mapo)
Areo 6,38 km²
Alteco 544 m super marnivelo
Poŝtkodo 5737
Komunumkodo 4139
Mapo de Menziken
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Menziken estas komunumo en la distrikto Kulm de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 5461 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Menziken

Menziken situas en la supra parto de la valo de la rivero Wyna ambaŭflanke de la rivero. La komunumo komplete kunkreskis kun la najbaraj komunumoj kaj formas kun ili kompaktan aglomeraĵon.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,38 km², de kiuj 1,49 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,87 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 872 m s.m. sur la kulmino de la monto Stierenberg la plej malalta punkto sur alteco de 535 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Wyna.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

En sudokcidento la komunumo preskaŭ komplete enŝlosas la teritorion de la komunumo Burg, kiu en mezepoko iam estis parto de Menziken. Krome la komunumo Menziken limas en nordo al Reinach, en nordoriento al Beinwil ĉe la lago en oriento kaj sudo al Beromünster, en okcidento al Rickenbach kaj en nordokcidento al Pfeffikon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Lerneja domo en Menziken

En Menziken situas la finhaltejo de la etŝpura tramfervojo Wynentalbahn [Wyna-Valo-Fervojo], kiu komenciĝas en Araŭo. Krome de Menziken poŝtaŭtolinioj kondukas al Beromünster kaj al Sursee.

Tra la komunumo pasas la grava kantona ĉefvojo de Araŭo al Lucerno.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Menziken troviĝas la ĉefsidejo de la metalkoncerno Alu Menziken Holding AG, kiu estas la plej grava labordonanto de la tuta regiono.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Menziken datiĝas el la jaro 1045 kiel Manzinchouen. En mezepoko Menziken estis parto de la komunumo Reinach kaj dividis ties sorton unue sub habsburga kaj ek de 1415 sub berna regado kaj servuteco. Nur en la jaro 1580 Menzikon sendependiĝis de Reinach kaj fariĝis propra komunumo. Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Menziken fariĝis komunumo de la distrikto Kulm en la nove fondita Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]