Bikács
Bikács [bikAĉ] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Paks.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 35 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.6768/18.6676
- Loĝantaro: 470
- Poŝtkodo: 7043
- Telefonprefikso: 74
Situo[redakti | redakti fonton]
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Szekszárd. Paks troviĝas 15, Simontornya 12 km-ojn for.
Historio[redakti | redakti fonton]
La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko, poste keltoj kaj romianoj alvenis. La unua mencio devenis el 1147. Post la turkoj la vilaĝo refondiĝis.
Vilaĝservoj estas poŝto, hotelo.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- baroka luterana preĝejo de 1736, pligrandiĝis en la 19-a jarcento
- protektata kampo
- fiŝkaptista lago
Famuloj[redakti | redakti fonton]
En Bikács naskiĝis skulptisto György Galántai.