György Galántai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Galántai
Persona informo
Naskiĝo 17-an de junio 1941 (1941-06-17) (82-jaraĝa)
en Bikács
Loĝloko Bikács
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto • grafikartisto
TTT
Retejo http://www.galantai.hu/
vdr

György Galántai [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Galántai György estas hungara abstrakta skulptisto, grafikisto, performanco.

Futuro-enirejo, skulptaĵo en Dunaújváros (1989) fare de György Galántai
1/2 X = V - Félix=Viktória, skulptaĵo en Dunaújváros (1979) fare de György Galántai, videbla dekstre-malsupre

György Galántai [1] naskiĝis la 17-an de junio 1941 en Bikács.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Galántai kiel infano dum la Hungara revolucio de 1956 li kreis protestajn tabulojn en Nagydorog, tial li ne povis frekventi artan gimnazion, nur mezlernejon pri vojkonstruado en Székesfehérvár. Li abiturientis en 1961, poste li laboris 2 jarojn kiel teknikisto en vojkonstruadoj. Inter 1963-1967 li studis en Hungara Belarta Altlernejo, li akiris pentristan diplomon. Lia ĉefinstruisto estis Lajos Szentiványi (pentristo). En 1968 li studvojaĝis al Italio, en la sama jaro li luis neuzitan kapelon de la katolika eklezio. Spite la pentristan studon li okupiĝis pri grafikaĵoj kaj performancaĵoj. En 1972 li vojaĝis al Kassel kaj Kolonjo. Inter 1970 kaj 1973 li aranĝis neleĝajn ekspoziciojn en la kapelo, fine la reĝimo trude ĉesigis tion. Li kaŝe eldonis neleĝajn periodaĵojn inter 1982-1985 kaj li aranĝis sekretan arĥivon. En 1988 kaj 1989 livivis en Okcidenta Berlino helpe de germana stipendio. Depost la socialismo li ofte agadas en interreto. Li ricevis premiojn inter 1960-2007. Li havas edzinon.

Elektitaj solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Tárgyiasított életterv (ferlameno, 1975, Dunaújváros)
  • 1/2 X=V (Félix=Viktória) (ferlameno, 1979–82, Dunaújváros)
  • Jövő-bejárat (Futuro-enirejo) (ŝtalo, 1987–89, Dunaújváros, vidu la foton!)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]