Distrikto Paks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Distrikto Paks [pakŝ] (hungare Paksi járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna. Ĝi situas laŭ Danubo en la nordorienta parto de la departemento.

Distrikto Paks en Hungario

La distrikta ĉefurbo estas Paks, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ alia urbo kaj grandvilaĝo, la ceteraj 12 komunumoj estas vilaĝoj.

La areo estas 836,00 km², kie loĝas 49 610 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturoj (fruktoj, tritikoj, maizoj) kaj bestobredadoj. En Paks funkcias la unusola hungara atomcentralo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu distrikto funkciis jam inter 1886-1983, sed ĝis 1950 ĝia nomo estis „Distrikto Dunaföldvár”. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • la datenoj venis el la Hungara Vikipedio