Saltu al enhavo

Kajdacs

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Kajdacs (kajdaĉ) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en subregiono de Paks.

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, ĉefvojo Budapeŝto-Mohács kaj fervojo Budapeŝto-Bátaszék preteriras, Sió preterfluas. Paks troviĝas 23, Tolna (urbo) 24, Szekszárd 30 km-ojn for.

Pli frue keltoj loĝis tie. La unua mencio devenis el 1399. En 1529 en Kajdacs oni arestis Petron Perényi, kiu gardis la hungaran kronon. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la vilaĝo senhomiĝis, en 1713 hungaroj refondis Kajdacs.

Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, lernejo, infanĝardeno, biblioteko, kulturdomo, interretejo, kuracejo, klubo de maljunuloj, sportejo, vendejoj, poŝto.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]