Bilje
Bilje, hungare Bellye estas vilaĝo kaj samtempe centro de municipo en Kroatio, en distrikto Osijek-Baranja. Ankoraŭ 7 vilaĝoj apartenas al la municipo.
- Areo: km²
- Alto super marnivelo: 87 m
- Loĝantaro: 3220
- Poŝtkodo: 31 327
- Aŭtokodo: OS
- Telefonprefikso: 31
Situo
La komunumo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Mohács-Osijek.
Historio
Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao alvenis diversaj popoloj, inter alie serboj kaj germanoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Baranya (reĝa departemento), al distrikto de Baranyavár, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1945 tio estis parto de Hungario (apartenanta al distrikto de Villány), ekde 1991 de Kroatio. En 1991 vivis en Bilje 3.571 da homoj, (kroatoj 1.901 (53 %), serboj 572 (16 %), hungaroj 422 (12 %), jugoslavianoj 222 (6 %)).
Famuloj
En la vilaĝo naskiĝis:
- hungara pastro-agronomo Lajos Mitterpacher
- hungara bankisto Lipót Baranyai.