Birobiĝano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Birobiĝano
Birobidzhan station.JPG

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 679000–679025 [+]
Retpaĝaro www.biradm.ru [+]
Demografio
Loĝantaro 73 623  (2018) [+]
Loĝdenso 435 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 47′ N, 132° 56′ O48.783333333333132.93333333333Koordinatoj: 48° 47′ N, 132° 56′ O [+]
Alto 80 m [+]
Areo 169,38 km² (16 938 ha) [+]
Horzono UTC+10:00 [+]
Situo de Birobiĝano
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Birobidzhan [+]
Information icon.svg
vdr
Ĉe la centro de la urbo.

Birobiĝano (ruse: Биробиджа́н, jide: ביראָבידזשאן) estas ĉefurbo de la Hebrea Aŭtonomio (Juda Aŭtonoma Provinco) en Rusio; la nomo estas ofte uzata por la tuta provinco. Ĝi situas ĉe la riveroj Bira (Бира) kaj Biĝan, apud la ĉina limo kaj sur la Transsiberia fervojo, ĉe 48°52′N 132°52′O  /  48.867°N, 132.867°O / 48.867; 132.867 (Birobiĝano)Koordinatoj: 48°52′N 132°52′O  /  48.867°N, 132.867°O / 48.867; 132.867 (Birobiĝano)

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo estis fondita en la jaro 1915. Post la civitana milito post la oktoborevolucio de 1917 okazis pogromo (rusa vorto por judaj persekutoj) kun 100 mil mortintoj[1].

Komence de la 20-a jarcento per decido de Rusa cara registaro komenciĝis loĝigado de la apudfervojaj lokoj de la Amura fervojo. Sur la mapo ekaperas novaj loĝlokoj,interalie la fervoja stacieto Tiĥonjkaja (la nuntempa Birobiĝano). La nomo estis donita laŭ la tiama negranda areo – Monteto Tiĥonjkaja.

En 1928 jaro en la loĝloko Tihonkaja loĝis 623 homoj, estis 237 disĵetitaj dometoj, elementa lernejo, poŝto, kaj vendejeto. La loĝloko estis bazo por akcepti transmigrantojn kaj provizigi alvenintojn per provianto, bruto kaj alia. Dum la jaro ĉi tien alvenis 856 homoj.

En 1928 jaro aperiĝis unuaj brigadoj, kiuj fabrikadis produktaĵon sur bazo de lokala krudaĵo: tajlora, bota kaj brika, produktinta en 1929 jaro por konstruado la unuajn 100 mil pecojn de brikoj.

Ĝis 1931 jaro en loĝloko Tihonkaja komenciĝis labori brigadoj de industriakooperado: forĝeja, barelaĵa, arbaraĥemia, lignaprilabora, argilvazara, “Ruĝa ŝtrumpulo” (tajlora kaj ŝtrumpula fabrikado), “Birobiĝano” (vianoj seĝoj), valiza, “Rado de revolucio” (ĉara). En 1931 jaro valiza brigado faris 5.0 mil valizojn, ĉara – 400 ĉarojn kun feroj radoj. Komenciĝis konstruado de lignaprilabora fabriko “Detalo”.

Per rezolucio de Prezidantaro VCIK de 10 oktobro 1931 j. vilaĝa loĝloko Tihonkaja estis difinita al kategoria laborista loĝloko kaj nomita Birobiĝano. Nomo Birobiĝan donita laŭ la riveroj Bira (“rivero”) kaj Biĝan (“lasta haltejo”).

Persekutoj kaj juda kultura heredaĵo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1936 kadre de tutlandaj politikaj reprezalioj ĉiuj judaj lernejoj kaj instancoj devis fermi kaj multaj judaj gvidantoj estis senditaj al punlaborejoj[1].

Ekde la jaro 1937 Birobiĝano posedas la urban statuson.

Post la dua mondmilito Stalin volis forŝovi la judan problemon orienten kaj denove allasis judojn kiu kondukis al kelkaj jaroj de aktiva kultura vivo kaj la jida fariĝis eĉ deviga lernobjekto. En 1949 denove aktiviĝis antisemitismo en la politika vivo, la sinagogo kaj juda biblioteko kun 30 mil libroj malaperis en incendio. Judaj lernejoj kaj judoj kiuj havis religian vivstilon estis persekutataj[1].

Nuntempe la zorge kultivata juda identeco konatigas la nomon de la urbo kiu allogas turistojn kaj garantias monhelpon de la registaro por la konservado de la propra lingvo kaj kulturo[1].

Vidindaj estas la Sinagogo kaj la Kulturcentro. Restas nur kelkmiloj da judoj (2012) kaj granda ŝildo je la enirvojo al la urbo kun la nomo de la urbo en la rusa kaj hebreaj literoj.

Kodoj[redakti | redakti fonton]

La interurba telefona kodo estas 42622, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).

Diferenco inter la loka kaj moskva tempoj estas 7 horoj (en jaro 2005).

Kodo de OKATO de la urbo (en la jaro 2005) estas 99401.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Birobiĝana Stelo, la loka jidlingva gazeto

Jaro Loĝantoj
1939 29.648
1959 40.667
1970 55.724
1979 68.630
1989 83.667
2002 77.250
2010 75.413

Rimarko: Censodatumoj


  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 (nederlanda) Herman Vuijsje, Survoje al Vladivostok (Op weg naar Vladivostok), p. 162, eld. Lubberhuizen, 2012.ISBN 978 90 5937 300 6