Bizen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bizen
urbo de Japanio
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 32 077  (2021) [+]
Loĝdenso 124 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 45′ N, 134° 11′ O (mapo)34.745166666667134.18883333333Koordinatoj: 34° 45′ N, 134° 11′ O (mapo) [+]
Areo 258,14 km² (25 814 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Bizen (Japanio)
Bizen (Japanio)
DEC
Bizen
Bizen
Situo de Bizen

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bizen, Okayama [+]
vdr

Bizen (japane 備前市 (びぜんし), Bizen-shi) estas urbo en Gubernio Okajama en Japanio, kio fondiĝis per statuto en 1971. La urbo havis loĝantaron de 28 030 en 2003. La areo estis 133.66 km² kaj la loĝdenso estis po 209.71 personoj por km². La 22-an de Marto 2005 la urbetoj Hinase kaj Yoŝinaga kunfandiĝis el distrikto de Wake al Bizen. Post la kunfandiĝo la areo iĝis 258.23 km². La loĝantaro tiam estis 41 954.

Flago de Bizen.

La urbo estas konata por la Bizen-yaki, la ceramiko de Bizen.

Bizen ankaŭ estas la naskiĝloko de la Japana kritikisto Hakuchō Masamune.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bizen situas oriente de Okajama apud la interna maro Seto.

Proksima de la urbo estas la Sanyō-ŝoseo. La Nacia Vojo 2 konektigas la urbon kun Ōsako kaj Kitakjūŝū. Aliaj proksimaj Naciaj Vojoj estas 250, 374 kaj 484. Estas fervojaj konektoj per la JP Okcident Sanyō-ĉeffervojo al Kobeo kaj Kitakjūŝū kaj per la JR Akō-fervojo al Aioi kaj Okajama.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la urbo estas du budhismaj temploj, la Fukushō-ji (japane 福生寺 (ふくしょうじ)) kaj la Shinkō-ji (japane 真光寺 (しんこうじ)).

Bizen-yaki, la fama ceramiko el Bizen kaj proksimaj vilaĝoj.

La kreado de ceramiko estis ekonomike tre grava por la urbo kaj ĝi restas agon de granda kultura graveco por Bizen. Ankaŭ ekzistas tomboj de la Ikeda-klano en tiu ĉi urbo, japane Waidani Azuchiyama Ikeda-ke basho (japane 和意谷敦土山池田家墓所). La Ikeda-klano subtenis la ceramikan faradon dum la Edo-epoko. En 1976 fondiĝis la Fujiwara-Kei-Muzeo pri unu de la plej konataj ceramikistoj de Bizen (kaj de tuta Japanio), kiu fariĝis Vivanta Nacia Trezoro.

La naskiĝloko de Hakuchō Masamune nun estas muzeo.

Naskiĝdomo de Hakuchō Masamune.