Biŝnoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biŝnoj
religia movado
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
hinduismo
vdr
Biŝnino en tradicia vesto

Biŝnoj estas religia komunumo en la dezerto Tar de la barata ŝtato Raĝastano. Estas ankaŭ biŝnoj en la najbaraj ŝtatoj Guĝarato, Harjano, Panĝabo kaj Delhio. Ilia religia kredo baziĝas sur dudek naŭ principoj. La biŝnoj estas inter la unuaj, historie konataj ekologiistoj en la mondo. Biŝnoj signifas "dudek naŭ" kaj rilatas al la 29 ekologiaj kaj spiritaj ordonoj, kiujn establis Guruo Jambheshwar (1451–1536). Li donis la mesaĝon protekti arbojn kaj bestojn en tempo, kiam homoj ne povis antaŭvidi, ke damaĝi la medion povus signifi damaĝi sin. Ĉi tiuj ordonoj malpermesas interalie ankaŭ la konsumadon de viando kaj la dehakado de arboj. Ĉi tiuj principoj estis adaptitaj ne nur por konservi la biologian diversecon en la areo, sed ankaŭ por certigi sanan kaj ekologian vivon por la loka komunumo[1]. Okazas, ke virinoj mamnutras pli malgrandajn bestojn, kiel gazelojn, kies patrinoj estis mortigitaj de rabobestoj aŭ hundoj.

De pli ol 500 jaroj, la biŝnoj povis supervivi sub malfacilaj klimataj kondiĉoj. Ili vivas strikte lakto-vegetarane kaj ankaŭ forpelas ĉiujn ĉasistojn kaj ŝtelĉasistojn el siaj regionoj[2].

Ĉirkaŭ la jaro 1730 la biŝnoj en la vilaĝo Khejarli en Raĝasthano batalis kontraŭ la faligo de khejri-arboj fare de soldatoj de la maharaĝo de Marwar. Laŭdire ne malpli ol 363 vilaĝanoj estis mortigitaj ĉar ili staris antaŭ la arboj por protekti ilin. La protesto tamen finfine sukcesis, kaj la maharaĝo eldonis dekreton kontraŭ senarbarigo. Ĉi tiu protesto estas konsiderata la plej frua antaŭaĵo de la movado Ĉipko, en kiu barataj virinoj kontraŭstaras arbarajn detruojn ekde la 1970-aj jaroj.

La vivspaco de la biŝnoj estas minacata de media poluado de la kreskanta industrio en Barato, ekzemple de kloakaĵoj de la teksa industrio[3].

Ekzemploj el la 29 ordonoj[redakti | redakti fonton]

  • Malavara kaj respektema rilato inter virino kaj viro
  • Neniam mortigu beston, kiom ajn malgranda ĝi estas
  • Neniam manĝu viandon
  • Donu rifuĝon al ŝafoj kaj kaproj por savi ilin de buĉado
  • Pensu antaŭ ol vi parolos
  • Havu komprenon por pardoni
  • Ne kritiku sen kialo
  • Kompatu ĉion vivantan
  • Neniam tranĉu arbon, ne pritondu verdan arbon [4]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) BBC One (2011) Human Planet: Cities. Parto de dokumenta serio por televido. 40 min. Montrita i.a. de BBC HD (2013-05-20 - 2013-05-30). Plenuma Produktanto: Brian Leith. Seria Produktanto Dale Templar. British Broadcasting Corporation (BBC )
  2. C. P. Groves, D. M. Leslie Jr. (2011). Family Bovidae (Hollwo-horned Ruminants). (585-588). In: Wilson, D. E., Mittermeier, R. A., (Hrsg.). Handbook of the Mammals of the World. Volume 2: Hooved Mammals. Lynx Edicions, 2009. ISBN 978-84-96553-77-4
  3. Felix Gaedtke, Gayatri Parameswaran: Die Bishnoi: Indiens erste Umweltaktivisten. Deutsche Welle, 3a de Majo 2012
  4. Quelle: Wegbereiter des Friedens